Carlo Maria Buonaparte

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Carlo Maria BuonaparteCharles-Marie Bonaparte[1],[2] naskiĝinta en Ajaccio (Korsiko) la 27an de marto 1746 kaj mortiĝis 38jaraĝa, la 24an de februaro 1785 en Montpellier (Francio), estis itala konsiisto (juĝisto) por la jurisdikcio de Ajaccio. Li estis la patro de la imperiestro de la Francoj Napoleono la 1-a kaj tiele la avo de Napoleono la 3-a, kaj kelkaj aliaj liaj filoj ascendis al la rango de monarko dum la Unua Imperio.

Li aliĝis al la partio de Francio, kiam Korsiko estis disputita inter Ĝenovo kaj Francio.

Notoj

  1. En antikvaj aktoj ŭitaj de la familio Bonaparte por pruvi sian nobelecon, la nomo de la familio estis preskaŭ ĉiam Bonaparte, sen u antaŭ la o, nek partiklo. Estas tamen variantoj: tiele ĉe geedzakto de Charles-Marie Bonaparte, tiu estis menciita laŭ la nomo de Carlo de Bonaparte (kun partiklo sed sen la u antaŭ la o). Kiam li estis rekonata nobelo, Charles Bonaparte registris sian nomon kaj tiun de siaj gefiloj kun partiklo kaj la u antaŭ la o, kio asimilis ĝin al la nobelaro kaj al la prestiĝa familio florenca de Buonaparte kiu rekonis ĝin kiel parenca.
  2. Hervé Pinoteau, Vingt-cinq ans d'études dynastiques, Paris, Ed. Christian, 1982, p.228.