Carlos Cortezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlos María Cortezo

Carlos María CORTEZO PRIETO (karlos maria korteθo prjeto) (1850-1933) estis hispana kuracisto, politikisto kaj esperantisto.

Li okupis tre altajn postenojn en la hispana politiko, ĉefe en la fako rilata al la Sano, kaj kiel ministro de Publika Instruado. Li prezidis la hispanan Akademion de Medicino, kaj ankaŭ la Ŝtata Konsilio, la plej alta konsulta instanco en la lando.

Monumento al Carlos Cortezo en la parko "Parque del Retiro" (Madrid)

Li esperantistiĝis en 1925, okaze de akcidento, kiam vizitis lin la inĝeniero Leonardo Torres Quevedo. Baldaŭ poste li estis nomumita prezidanto de Hispana Esperanto-Asocio kaj prezidis nacian Kongreson. Li multe propagandis la lingvon en altaj instancoj, ĝis sia retiriĝo pro sanproblemoj.


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Carlos CORTEZO (kortezo), hispano, kuracisto, eksprez. de la ŝtata konsilantaro. Estis prez. de HEA kaj de la 6-a nacia E-kongreso.