Carlos Drummond de Andrade

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlos Drummond de Andrade
laŭ statuo antaŭ la kulturcentro de Itabira, lia naskiĝurbo

Carlos Drummond de Andrade (31-a de oktobro 1902 en Itabira - 17-a de aŭgusto 1987 en Rio de Janeiro) estas konsiderata unu el la ĉefaj poeziistoj de brazila literaturo pro la reagoj al siaj verkoj kaj ties atingoj.

Li naskiĝis en Minas-Ĝerajso, en urbo pri kiu lia memoro markis parton de liaj verkoj. Li bakalaŭriĝis pri farmacio, sed dum la plejmulto de sia vivo li estis publika oficisto kaj verkis de frue ĝis sia morto, kiu okazis en 1987 en Rio-de-Ĵanejro, 12 tagojn poste la morto de lia nura filino, la verkistino Maria Julieta Drummond de Andrade.

Krom poezion, li produktis porinfanajn librojn, rakontojn kaj kronikojn.

Verkoj