Carlos Fariñas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlos Fariñas
Persona informo
Naskiĝo 28-an de novembro 1934 (1934-11-28)
en Cienfuegos
Morto 1-an de januaro 2002 (2002-01-01) (67-jaraĝa)
en Havano
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Carlos Fariñas Cantero (naskiĝinta la 28-an de novembro 1934 en Cienfuegos; mortinta en 2002 je Havano) estis kuba komponisto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Fariñas estis lernanto de Harold Gramatges, Serafín Pró, Edgardo Martín, Argeliers León, Enrique González Mántici kaj José Ardévol. En 1956 li studis en Tanglewood ĉe Aaron Copland, ekde 1961 ĝis 1963 ĉe la Moskva konservatorio ĉe Aleksandr Ivanoviĉ Pirumov kaj Dmitrij Kabalevskij.

Ekde la 1960-aj jaroj li sin turnis al la elektronika muziko. En 1972 li komponis kune kun Sergio Barroso Diálogos por sonbendo. En 1975 li komponis laŭ mendo de la kuba nacia baleto la pecon Yagruma por simfoniorkestro, dek unu frapinstrumentistoj kaj elektroakustikaj instrumentoj. Sekvis pluaj verkoj por sonbendo, plurmediaj komponaĵoj kaj finfine ankaŭ komputile generita elektroakustika muziko, krom tio tamen ankaŭ po violonĉela kaj gitara konĉertoj.

Ekde 1963 Fariñas instruas kompozicion ĉe la Konservatorio Alejandro García Caturla. De 1967 ĝis 1977 li direktis la muzikfakon de la Nacia Biblioteko kaj organizis en ĉi tiu funkcio kursojn, konferencojn kaj koncertojn, en kiuj li konatigis la verkojn de Xenakis, Nono, Cage, Ferrari, Maderna kaj Stockhausen en Kubo. En 1978 li estis nomumita dekano de la fakultato por muziko de la Instituto Superior de Arte. En 1989 li apartenis al la fondintoj de la Estudio de Música Electrónica y por Computación.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Despertar, baleto, 1960
  • Tiento II, 1969
  • Diálogos por sonbendo, 1972
  • Yagruma, baleto por simfoniorkestro, dek unu frapinstrumentistoj kaj elektroakustikaj instrumentoj, 1975
  • Madrigal, plurmedia verko por du deklamantoj, dancistoj, projekciaĵoj, lumo kaj sonbendo, 1980
  • Aguas Territoriales por sonbendo, 1983
  • Primer día de Mayo por sonbendo, 1984
  • Impronta por kvar frapinstrumentistoj, piano kaj sonbendo, 1985
  • Cuarzo - Variaciones fractales por komputile subtenataj elektronikaj instrumentoj, 1991
  • Orbitas elípticas por komputile subtenataj elektronikaj instrumentoj, 1993
  • Konĉerto por violonĉelo, komponita por violonĉelisto Carlos Prieto, 1998
  • Konĉerto por gitaro, komponita por gitaristo Joaquín Clerch, 1999

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Eßer, Torsten/ Patrick Frölicher (eldoninto): "Alles in meinem Dasein ist Musik"... Kubanische Musik von Rumba bis Tecno. 2004, 642 pj., ISBN 3-86527-164-2 (kun intervjuo de Carlos Fariñas)