Carlos Manuel de Céspedes y Quesada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlos Manuel de Céspedes y Quesada
Persona informo
Naskonomo Carlos Manuel de Céspedes y Quesada
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1871 (1871-08-12)
en Nov-Jorko, Nov-Jorkio
Morto 28-an de marto 1939 (1939-03-28) (67-jaraĝa)
en El Vedado,  Respubliko Kubo (1902–59)
Tombo Tombejo Colón vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj vd
Ŝtataneco Kubo vd
Partio Liberal Party of Cuba vd
Familio
Patro Carlos Manuel de Céspedes vd
Patrino Ana de Quesada y Loynaz vd
Infanoj Alba de Céspedes vd
Profesio
Okupo diplomatoverkistopolitikistokuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Carlos Manuel de Céspedes y Quesada n. la 12-a de aŭgusto 1871 en Novjorko, Usono - m. la 28-a de marto 1939, en El Vedado, Havano, Kubo. Li estis kuba politikisto, filo de la Patro de la Patrio Carlos Manuel de Céspedes, estis provizora prezidanto de la Kuba Respubliko de la 12-a de aŭgusto 1933 ĝis la 4-a de septembro 1933.

Carlos Manuel de Céspedes y Quesada

La penoj realigitaj por garantii la laŭleĝan transmisiadon de la prezidanteco de la respubliko post la falo de regado de la Generalo Gerardo Machado, respondis la celon eviti ke Kubo restus sen registaro kaj laŭ la terminoj de la traktato de rilatoj inter Kubo kaj Usono (Amendo Platt), Usono rajtis interveni kaj altrudi provizoran registaron.

Danke al lia elektado la afero pri internacia agnoskado kaj stabileco de la normala evoluo de la respubliko estis garantiata. La nova registaro komencis siajn funkciojn meze de granda revolucia fervoro. Lia mallonga regado suferis la konsekvencojn de la reganta kaoso kaj konfuziĝo kiuj regis la nacion post la falo de la diktatoro Generalo Gerardo Machado; li intencis bremsi la reprezaliojn kaj atakojn kontraŭ la partianoj de la antaŭa reĝimo, disiĝis la Kongreso kaj nuligis la konstitucion de 1928, restituante tiun de 1901. Tiuj ĉi agadoj kvankam iĝis lia regado kiel revolucia ne sufiĉis por kontentigi la ambiciojn de opoziciaj organizoj kiuj konsideris al Céspedes kiel rezulto de la perado de Usono.

La junaj militistoj kiuj kontrolis la novan registaron komencis konspiri kontraŭ li, kune kun la grupo de aktivistoj de la ĉefaj opoziciaj movadoj kiuj estis reprezentitaj en la palaco, kun la celo elekti novan prezidanton, eĉ la nacia polico apogis la decidon, kio igis al Céspedes sen fortoj por rezistado, cedi. Li forlasis la palacon kaj retiriĝis al sia hejmo kaj la registaro restis sub la Kvinopo formata de Ramón Grau San Martín, Sergio Carbó, Guillermo Portela, José Miguel Irisarri kaj Porfirio Franca; tiu Kvinopo ne estis internacie agnoskata, pro tio post malmulta tempo ĝi estis disigita, kaj nomumita Ramón Grau San Martín kiel nova prezidanto.