Carlos Menem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 21:13, 9 apr. 2014 farita de Kani (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Carlos Menem, prezidento dum du regotempoj, el 1989 al 1999.

Carlos Saúl Menem (Anillaco, 2-a de julio de 1930) estas politikisto kaj advokato argentina kiu estis la 44a prezidento de Argentino ekde 1989 al 1999.

Li plenumis sian unuan prezidentan regotempon de 1989 al 1995, post Raúl Alfonsín, kaj apogis la Reformon de la Argentina Konstitucio fare en 1994, kiu malgrandigis la etendon de la regotempo al kvar jaroj kaj permesis la kandidatiĝon al tuja prezidenta reelekto. Tio permesis lin prezentiĝi kiel kandidato kaj esti reelektita en 1995 por dua regotempo kiu etendiĝis ĝis 1999, kiam li estis sukcedita de Fernando de la Rúa. Ekde 2005 estis Nacia Senatano pro la Provinco La Rioja.

Li estas la ununura argentino kiu finigis du prezidentajn konstituciajn regotempojn sinsekve kaj kiu restis dum pli da tempo en la povo seninterrompe. Krome, li venkis en la tri prezidentaj balotoj al kiuj li prezentiĝis, kvankam malakceptis prezentiĝis al dua elektado en la jaro 2003 post esti venkinta en la unua elektado.

En sia regado li famiĝis pro la realigo de ekonomia politiko favora al novliberalismo, kun multaj privatigoj de ŝtataj entreprenoj (aŭ de granda parto el tiuj)

Li suferis en sia privata vivo pro kelkaj skandaloj. Lia filo Carlos Menem Jr., “Carlitos”, mortiĝis la 15an de marto de 1995 kun aŭtokonkurencisto Silvio Oltra dum veturo per helikoptero, kiam tiu estis 26jaraĝa. La patrino Zulema Yoma insistis ĉiam ke ne temis pri akcidento sed pri murdo. Menem ne kunhavis saman opinion kaj finfine ili divorcis. En majo de 2001 Menem edziĝis al ĉilia eksmanekeno (Miss Universo 1987) kaj televida ĵurnalistino Cecilia Bolocco, el kiu li divorcis, post skandalaj akuzoj de adolto, en februaro de 2008. La 7an de junio de 2001 Menem estis arestita pro akuzo de kontrabando de armiloj al Ekvadoro kaj Kroatio, landoj al kiuj Argentino ne rajtis eksporti armilaron tiam (en 1991 kaj 1996), kaj li estis hejme arestita ĝis la 21a de novembro samjare. Li estis akuzita ankaŭ pri multaj kazoj de koruptado kaj malkondamno de diktatoroj.

Eksteraj ligiloj