Carlos Saura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlos Saura

Carlos Saura Atarés (Huesca, 4-a de januaro de 1932) estas kinreĝisoro de hispana kino, de ampleksa internacia prestiĝo.

Biografio kaj verkaro

Post la mezlernejo komencis intereso por la fotarto, sed tuj ekinteresiĝis kaj studis kinon. Per la filmo Los golfos (1960), li aliĝis al Novrealismo, moda tiam tra Eŭropo. Sed per La caza (La ĉaso, 1965), aperas la plej bonkvalita kino de Saura, kun afero ege dura kun analizo de la vundoj provokitaj de la Hispana Enlanda Milito ĉe la terura historio de ĉasgrupo de roluloj kiuj reprezentas distingajn vivsintenojn. La scenoj eksteraj, en arida pejzaĝo kaj la fotografio tre kontrasta, igis tiun verkon referenco por la posta kino kaj akiris grandajn internaciajn sukcesojn, kiaj la premio al la plej bonkvalita reĝisorado en la Berlinale.

En 1967 ekkunlaboras kun la produktoro Elías Querejeta per la filmo Peppermint frappé, kiu estas psikologia analizo pri la efiko de la frankisma subpremado postmilita, la seksa inhibicio kaj aliaj problemoj de tiu generacio. Ana y los lobos (Ana kaj la lupoj, 1972) montras la fermitan mondon de domego de hispana aristokrata familio. Rafaela Aparicio, la patrinarko de tiu fermita mondo, reaperos kun tiu sama rolulo en Mamá cumple cien años (Centjariĝo de panjo, 1979), sekvo de Ana y los lobos. Al nobela domo alvenis fremda kaj bela guvernistino kiu maltrankviligos la tri virojn de la familio per siaj pli libera vivmaniero kaj sincereco kiuj provokas ĉe la nekonscio de la viroj neelteneblajn dezirojn.

En La prima Angélica (Kuzino Anĥelika, 1973) kiu ricevis premion ĉe la Festivalo de Cannes, la pasinto (1936) kaj la nuno (1973) fandiĝas per la konfuzo de la historia tempo de la filmo, eĉ ene de la sama sceno. La tekniko de la psikoanalizo montriĝas ĉe la frustraj konsekvencoj, kiaj la kontrasto inter la infana amo de Luis kaj Angélica kun la rilato de plenkreskuloj Luis kaj jam edziniĝinta Angélica, kio malebligas la situacion de iama amo.

Cría cuervos (Kreskigu korvojn, 1975), ankaŭ premio ĉe la Festivalo de Cannes, remontras la temon de la memoro, per akra kontrasto de la rigardo de la infanino Ana Torrent al aŭtoritatemaj roluloj.

Elisa, vida mía (1977) estas probable lia majstroverko. El ambicia koncepto de interrilato de kino kaj literaturo, tiu filmo dialogas konstante kun la elementoj propraj de kino: bildoj, sono, muziko kaj tekstoj. La taglibro kiun verkas la rolulo interpretata de Fernando Rey estas la fonto, aŭ vidpunkto de ĉio vidata, sed ĉio komplikiĝas ĉar estas la filino, interpretata de Geraldine Chaplin, kiu legas tiun taglibron post lia morto. Multas referencoj al El gran teatro del mundo de Calderón de la Barca, El Criticón de Baltasar Gracián kaj al la mito de Pigmaliono aŭdebla en la versio de la opero de Jean-Philippe Rameau (Pygmalion, 1748). Ĉio sonigita de la Gnosienne I de Erik Satie, kiu kondukas onin al la spacoj de la memoro.

Je la Hispana transiro al la demokratio Saura iĝis unu el la plej elstaraj kinistoj de Hispanio. Los ojos vendados (Benditaj okuloj, 1978) estas protesto kontraŭ la torturo kaj la maljustaĵoj en Latinameriko. Venontjare per sia unua komedio revizias la temon de la familio nome ĉe Ana y los lobos kaj kiel esprimo pri la fino de la frankismo en Mamá cumple cien años. Venis sukcesoj kaj de kritiko kaj de publiko, kaj premioj en kelkaj festivaloj kaj selekto por Oskar-premio.

En 1980 Saura ŝanĝis al populara kino pri samtempaj problemoj, kiaj la junula marĝenigo per Deprisa, deprisa, kiu akiris la Oran Urson de la Festivalo de Berlino.

En 1981 ekkunlaboras kun Antonio Gades kaj kun la produktoro Emiliano Piedra. Ili kunlaboris por la filmado de baledo pri Bodas de sangre de Federico García Lorca, kio komencas novan ĝenron de muzikalo tute hispana kun internacia sukceso ĉe Cannes. Per la filmo Bodas de sangre (1981) kontribuis al disvastigo dum tiuj jaroj de la hispana danco tutmonde. Denove kun Antonio Gades kaj Emiliano Piedra preparis adaptaĵon de la operao de Bizet Carmen kiu iĝis internacia sukceso en 1983, premiata en Cannes kaj selektata por la Oskaro. Per El amor brujo, inspirata en la samnoma verko de Falla, li fermis trilogion dediĉita al hispana nuntempa muzikalo.

En 1985 la produktoro Andrés Vicente Gómez financis ambician filmon pri la ekspedicio de Lope de Aguirre serĉe de El Dorado. Oni filmis en Kosta-Riko dum 1987, kaj tiu filmo konvertiĝis en la plej kosta de la historio de la hispana kino ĝistiame. En 1990 oni filmis ¡Ay, Carmela!, adaptaĵon de la samnoma teatraĵo de José Sanchis Sinisterra. Por tiu filmo, denove pri la Enlanda Milito, li laboris kun la scenaristo Rafael Azcona, kaj en la hispanaj kinpremioj Goya li akiris 13 premiojn. En 1991 li translokiĝis al Bonaero por filmi El Sur, versio de rakonto de Borges.

En 1997 aperis lia novelo Pajarico solitario (Soleca birdeto). En aprilo de 1998 premieris la filmo Pajarico. En 1999 premieris Goya en Burdeos.

Entute li ricevis ege multajn premiojn.

Filmaro

1950-aj jaroj

  • Flamenco (1955) -kurtaĵo-
  • El pequeño río Manzanares (1956) -kurtaĵo-
  • La tarde del domingo (1957) -kurtaĵo-
  • Cuenca (1958) -dokumentalo-;
  • Los golfos (1959)

1960-aj jaroj

  • Llanto por un bandido (1963).
  • La caza (1965);
  • Peppermint frappé (1967);
  • Stress es tres, tres (1968)
  • La madriguera (1969)
  • El jardín de las delicias (1970).

1970-aj jaroj

1980-aj jaroj

1990-aj jaroj

2000-aj jaroj

  • Buñuel y la mesa del rey Salomón (2001);
  • Salomé (2002);
  • El séptimo día (2004).
  • Iberia (2005);
  • Fados (2007);
  • Sinfonía de Aragón (2008)
  • Io, Don Giovanni (2009)

2010-aj jaroj

  • Flamenco, Flamenco (2010)