Carlos Xavier Paes Barreto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Carlos XAVIER PAES BARRETO, brazila esperantisto, naskiĝis en Recife, Pernambuko, 1881 kaj mortis en Rio-de-Ĵanejro 1969. Li estis juĝisto en subŝtato Espírito Santo kaj verkisto. Estis unu el fundantoj de la Instituto Histórico e Geográfico do Espírito Santo (Historia kaj Geografia instituto de Espírito Santo). Kiel verkisto, li ricevis multajn premiojn kaj medalojn. Li estis prezidanto de 8-a Brazila Kongreso de Esperanto en 1926. Omaĝe al li estas publika lernejo kun lia nomo en Vitória.