Carlota Pérez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlota Pérez
Persona informo
Naskiĝo 20-an de septembro 1939 (1939-09-20) (84-jaraĝa)
en Karakaso
Lingvoj hispana
Ŝtataneco VenezueloUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo ekonomikisto • universitata instruisto
TTT
Retejo https://www.carlotaperez.org
vdr

Carlota PÉREZ (1939) estas venezuela sciencistino kaj ekspertino kun profunda kono je teknologio kaj sociekonomia evoluo. Ŝi estas plej konata pro sia koncepto teĥno-ekonomika paradigma fendo kaj ŝia teorio de la "grandaj ondoj", pluevoluigo de la Kondratjev-ciklo. Carlota Pérez estas nov-ŝumpetersisto kaj lernantino de Christopher Freeman, kun kiu ŝi forte kunlaboris.

Ŝi estis gvidantino de departemento pri industria politiko en Ekonomia Ministerio (1980-1983), poste konsultisto de INTEVEP, Esplora Departemento de PDVSA, nacia naftokompanio. Ŝi estis internacia konsultisto de OECD, UNCTAD, UNESCO, UNIDO, UNDP kaj la Monda banko, same laboris ŝi por registaroj, evoluaj bankoj de landoj Ĉilio, Peruo, Ekvadoro, Urugvajo, Argentino, Kolumbio, Dominiko, Brazilio, Kanado, Norvegio kaj Estonio. Kelkaj elementoj de la Lisbona strategio de la EU baziĝas sur ŝia laboro.

Libro[redakti | redakti fonton]

  • Technological Revolutions and Financial Capital: The Dynamics of Bubbles and Golden Ages

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]