Carlsbad (Kalifornio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Carlsbad estas grandurbo, konata laŭmara banloko en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono San Diego.

Situo de en Kalifornio kaj en la kantono

Bazaj informoj

Sigelo de Carlsbad

Geografio

Carlsbad situas laŭ Pacifiko en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato. Vista (Kalifornio) troviĝas 9, Oceanside (Kalifornio) 10, San Diego 56, Los-Anĝeleso 140 km. La marbordo estas tie 11 kilometrojn longa.

Historio

Iama konstruaĵo, nuna informejo en Carlsbad

La plej frue indianoj vivis en tiu areo. En la 1880-aj jaroj iama maristo John Frazier havis puton, eĉ la trajno haltis tie. Tiu puto donis bonan mineralan akvon, tial la kreskiĝinta urbeto prenis la nomon "Karlsbad" laŭ banloko-urbo en Bohemio (nuna Karlovy Vary). La loĝantoj komencis kulturi diversajn fruktojn, aliaj profitis la akvon.

Trafiko

El Carlsbad aŭtoŝoseoj kaj fervojoj kuras al Los-Anĝeleso kaj San Diego, krome estas aŭtoŝoseo al Escondido.

Klimato

Statuo de John Frazier

Carlsbad situas en subtropika aŭ mediteranea klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. La temperaturo averaĝe varias inter 12-20 °C. La varmo kulminas en septembro kun rekordo 42 °C, la malvarmo kulminas en januaro kun rekordo -7 °C. Jare pluvas po 283 mm.

Vidindaĵoj

  • muzika muzeo
  • Legoland' porinfana amuzparko de 1999

Famuloj

Ĝemelurboj

Fontoj

  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de WikiTrans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio
Mapo pri Kalifornio, kie estas trovebla Carlsbad sude laŭ la marbordo