Carlsberg (bierfarejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlsberg
CARLSBERG BREWERIES A/S
bierfarejonegoco • entrepreno • publika kompanio vd
Dum 1847 - nekonata/nuntempe
Jura formo aktieselskab
Fondintoj J. C. Jacobsen vd
Sidejo Kopenhago
Lando Danio
Dungitoj 38 906 (stato: 2022)
Agokampo biero • senalkohola trinkaĵo • akvo
ISIN-kodo DK0010181759
Posedata de Carlsberg Foundation • BlackRock vd
filiaj kompanioj Karlsberg Bulgaria AD • Holsten Brewery • Carlsberg Polska • Carlsberg Breweries • Carlsberg Ukraine • Olympic Brewery • Ringnes • Baltic Beverages Holding • Carlsberg Danmark vd
Posedataj kompanioj Holsten Brewery • Feldschlösschen • Baltic Beverages Holding • Baltika Breweries • Ringnes • Kronenbourg Brewery • Tuborg Brewery • Lav pivo • Sinebrychoff • Birrificio Angelo Poretti • Carlsberg Sweden • Q4038728 • Benskins Brewery • Carlsberg Srbija • Carlsberg Polska • Falcon Brewery • Jacobsen • Slavutych Brewery • Somersby cider • Baltika-Baku • Pripps • Carlsberg Breweries • Olympic Brewery vd
TTT Oficiala retejo
vdr
J.C. Jacobsen, la fondinto de la Bierfarejo Carlsberg

Carlsberg A/S estas la kvara plej granda bierfarejgrupo de la mondo. Ĝia ĉefa sidejo troviĝas en Kopenhago, Danio. Al la grupo Carlsberg apartenas markoj kiel Tuborg, Tetley's, Astra kaj Feldschlösschen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La bierfarejo Carlsberg estis fondita en la jaro 1847, kiam Jacob Christian Jacobsen malfermis en la Kopenhaga kvartalo Vesterbro la fabrikon Carlsberg-Bryggerier Kjøbenhavn. Jam en la 1870-aj jaroj Jacobsen komencis vendi sian bieron en eksterlando. En la jaro 1868 Carlsberg vendis sian bieron la unuan fojon en Edinburgh. En la jaro 1939 55% de la importita biero en Britio devenis de Carlsberg. En la jaro 1882 la filo de Jacobsen fondis sian propran bierfarejon Ny Carlsberg. Post la forpaso de sia patro la filo kunigis la du entreprenojn sub la nomo Carlsberg Breweries. En la jaro 1968 Carlsberg malfermis sian unuan bierfabrikon ekstere de Danlando, nome en Malavio. En Eŭropo Carlsberg grandigis sian grupon aĉetante aliajn markojn kiel Tuborg en 1970 kaj la britan bierfarejon Tetley en la jaro 1992 ĝis 1997.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]