Carmen Machi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carmen Machi
Persona informo
Naskiĝo 7-an de januaro 1963 (1963-01-07) (61-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Okupo
Okupo filmaktoro • kantisto
vdr

Carmen MACHI (Madrido, 7-a de januaro 1963[1]) estas hispana aktorino. Ŝia patra familio venas de Ĝenovo. Post kelkaj jaroj kiel teatra aktorino, ŝi fariĝis populara danke al ŝia karaktero Aída, en la serio 7 Vidas, kaj poste en la serio Aída.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Machi naskiĝis en Madrido (municipo), kaj kreskis en la urbo Getafo. Ŝiaj gepatroj estas hispanaj sed italdevena la patra familio. La patra familio venis el Genovo (Italio). Post kelkaj jaroj en teatro, en teatraĵoj kiel "El mercader de Venecia", "María Sarmiento", "Retablo de la avaricia", "La lujuria y la muerte" aŭ "5mujeres.com", Luis San Narciso bonŝance roligis ŝin aktori en la televidserio "7 vidas" (7 vivoj). Kvin jarojn pli frue, Telecinco decidas krei de tiu televidserio sitkomon kiun ŝi mem ĉefrolis, baptita per la nomo en tiu serio: Aída, kie ŝi aktoris dum kvar jaroj. Ŝi aperis en epizodo de la geja hispana televidserio "Lo Que Surja", kaj ŝi voĉo estis uzita en la filmo "Locos por el surf". Ŝi filmis kun Pedro Almodóvar "Los abrazos rotos", kune kun Blanca Portillo, Penélope Cruz y Lluís Homar. Ŝi aperas en la filmo "Hable con ella" ankaŭ de Almodóvar, interpretante la estran flegistinon. Ŝi prezentis la 23-an ceremonion de la Premioj Goya.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Televido[redakti | redakti fonton]

Interreto[redakti | redakti fonton]

Teatro[redakti | redakti fonton]

Premioj[redakti | redakti fonton]

Premioj Ondas[redakti | redakti fonton]

  • Plej bona aktorino, por Aída, 2008

Premioj ATV[redakti | redakti fonton]

  • Plej bona aktorino, por Aída, 2007
  • Kandidatigo, 2006 kaj 2004

Fotogramas de Plata[redakti | redakti fonton]

  • Plej bona aktorino de TV, por Aída, 2007, 2005
  • Plej bona aktorino de TV, por 7 vidas, 2004
  • Kandidatigo, 2006,

Premioj TP de Oro[redakti | redakti fonton]

  • Plej bona aktorino de TV, por Aída, 2007, 2005
  • Kandidatigo, 2006,

Premioj de la Unuiĝo de Geaktoroj[redakti | redakti fonton]

  • Plej bona aktorino protagonista de televido, 2005, 2004
  • Plej bona aktorino ne protagonista de televido, 2000
  • Kandidatigo, Plej bona aktorino ne protagonista de televido, 2001
  • Kandidatigo, Plej bona aktorino protagonista de teatro, La tortuga de Darwin, 2008

Premioj Max[redakti | redakti fonton]

Premioj Valle Inclán de Teatro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]