Carmen McRae

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Carmen McRae en 1980, Foto de Barbara Weinberg Barefield

Carmen McRae (naskiĝis la 8-an de aprilo 1920[1] en Harlemo, Novjorko; mortis la 10-an de novembro 1994 en Beverly Hills) estis usona ĵaz-kantistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Carmen McRae sekvis privatajn pianludajn lecionojn kaj komencis jam frue verki proprajn kantojn. En la novjorka Apollo Theater ŝi venkis je amatora konkurso. Unu el ŝiaj kantoj, „Dream of Life“, venis trans Teddy Wilson en la manojn de Billie Holiday, kiu surdiskigis ĝin komence de la 1940-aj jaroj. Ĉe la tiama edzino de Wilson, Irene Kitchings, McRae laboris kiel elmontra kantistino, kiu tiamaniere vendis siajn kantojn al agentejoj, ekzemple la pli malfruan ĵazan normkanton „Some Other Spring“. Al sia idolo ŝi diris pli malfrue: „Se ne estus ekzistanta Billie Holiday, verŝajne ankaŭ mi ne ekzistus“.[2]

En 1946 McRae geedziĝis kun frapinstrumentisto Kenny Clarke (ili eksgeedziĝis en 1949). Ankaŭ en 1946 ŝi havis siajn unuajn kantprezentadojn kun Benny Carter kaj Count Basie, post tio en la mallongviva bando de Mercer Ellington. Ŝi laboris kiel paŭzokantisto kaj pianisto en diversaj ĉikagaj kaj poste en novjorkaj ĵazklubejoj, inter alie en Minton’s Playhouse je Harlemo, laboris krom tio kiel stenotipisto, antaŭ ol en 1953 Milt Gabler malkovris ŝin por diskeldonejo Decca Records, kie ŝi en 1954 verkis siajn unuajn proprajn sondiskojn kiel kantisto. En 1956 ŝi geedziĝis kun basinstrumentisto Ike Isaacs, kiu akompanis ŝin i. a. ankaŭ dum ŝia koncerto ĉe la Newport Jazz Festival en 1957. Meze de la 1950-aj jaroj ekestis kelkaj albumoj por la eta diskeldonejo Bethlehem, kiujn kunverkis i. a. Tony Scott, Herbie Mann kaj akordionisto Mat Mathews (By Request). Sekvis ŝiaj produktaĵoj por eldonejo Decca; en la albumo Boys Meets Girl (1957) ŝi kantis duopaĵojn kun Sammy Davis la pli juna; en Mad About the Man (1957) ŝi interpretis kantojn de Noël Coward, kaj sur la albumo Birds of a Feather aranĝita de Ralphs Burns ŝin akompanis Ben Webster kaj Mundell Lowe.

Someron de 1961 ekestis ŝia verŝajne plej bona albumo, ŝia omaĝo al ŝia idolo Lady Day, Carmen McRae Sings Lover Man and Other Billie Holiday Classics ĉe Columbia Records, je kiu ŝin akompanis i. a. Nat Adderley, Eddie Lockjaw Davis kaj Mundell Lowe.[3] En la 1960-aj jaroj ŝi restis kiel unu el la malmultaj ĵazorientitaj kantistoj fidela al sia stilo, kvankam ŝi je tio enigis en sian reperturaron pli novan kantmaterialon de Billy Joel, Lennon/McCartney, Stevie WonderMichel Legrand. Ŝiprezentis kaj kiel noktokluba kantistino kaj ankaŭ dum koncertoj kaj festivaloj, inter alie sur la Monterey Jazz Festival, la Monda Ĵazfestivalo en Japanujo (1964) kaj en 1968 sur la Ĵazfestivalo je Berkeley. En 1987 ŝi koncertis kune kun Betty Carter (The Carmen McRae–Betty Carter Duets).

Pro emfizemo la multfumantino McRae retiriĝis en 1991 el la spektaklonegoco.

Muzika graveco[redakti | redakti fonton]

La kantistino altestimata de siaj koleginoj ĉiam staris en la ombro de la tri granduloj Sarah Vaughan, Billie Holiday kaj Ella Fitzgerald; Ĉi tiu opiniis pri la rango de Carmen McRae: „Kia frenezulejo ja foje estas la ĵaza kaj spektakla negoco! Se nur dependus de talento, tiam al ŝi devus okazintaj mil belegaj aferoj“. „Ŝi povas kanti ĉion, vere ĉion,“ laŭdis ŝin Anita O’Day; por Dionne Warwick ŝi estis „institucio, grandioza kantistino kaj interpretistino“.[4]

Verkisto Will Friedwald omaĝis la kantiston en sia libro Swinging Voices of America jene: „Ŝia akra, foje morda sono alproksimiĝas al tiu de Billie Holiday; ŝia maniero, ŝanĝi melodiliniojn, ege rilatas kun la skolo de Vaughan/Eckstine, kaj la kono de harmonia praktiko kontraste al la teorio, kiu estas necesa por parafrazi liniojn tiel sekure, kiel faras McRae, vaste transpaŝas la mezuron de mezumaj skatkantistoj.“[5]

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Soloalbumoj

  • 1955: By Special Request (Decca DL-8173)
  • 1956: Torchy! (Decca DL-8267)
  • 1957: Blue Moon (Decca DL-8347)
  • 1957: After Glow (Decca DL-8583)
  • 1957: Mad About The Man (Decca DL-8662)
  • 1957: Carmen For Cool Ones (Decca DL-8738)
  • 1958: Birds of A Feather (Decca DL-8815)
  • 1961: Carmen McRae Sings Lover Man and Other Billie Holiday Classics (Columbia CS-8530) i. a. kun Nat Adderley, Eddie Lockjaw Davis
  • 1963: Something Wonderful (Columbia CS-8743) kun Buddy Bregman
  • 1967: For Once In My Life (Atlantic SD-8143)
  • 1968: Portrait of Carmen (Atlantic SD-8165)
  • 1971: The Great American Songbook: Live At Donte's (Atlantic SD2-904) i. a. kun Joe Pass
  • 1982: Heat Wave (Concord Jazz CJ-189) i. a. kun Cal Tjader
  • 1983: You're Lookin' At Me (Concord Jazz CJ-235)
  • 1988: Fine & Mellow - Live at Birdland West (Concord Jazz CJ-342)
  • 1988: Carmen Sings Monk (Novus PL-83086)

Sonregistraĵoj kun aliaj muzikistoj

  • 1961: Take Five at Basin Street East (Columbia CS-9116) kun la bando de Dave Brubeck Band
  • 1980: Two For The Road (Concord VICJ-23825) kun George Shearing
  • 1988: The Carmen McRae–Betty Carter Duets (Great American Music Hall GAMH-2706) kun Betty Carter

Kunverkadoj de sonregistraĵoj de aliaj muzikistoj

  • 1957: Sammy Davis la pli juna: Boy Meets Girl (Decca DL-8490)
  • 1959: Sammy Davis la pli juna: Porgy And Bess (Decca DL-8854)
  • 1960: Dave Brubeck: Tonight Only (Columbia CS-8409)
  • 1962: Louis Armstrong: The Real Ambassadors (Columbia COS-2250) kun la bando de Dave Brubeck

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Leonard Feather kaj Ira Gitler, The Biographical Encyclopedia of Jazz. Oksfordo/Novjorko, 1999, ISBN 978-0-19-532000-8
  • Will Friedwald: Swinging Voices of America - Ein Kompendium großer Stimmen. Hannibal, St. Andrä-Wördern, 1992. ISBN 3-85445-075-3
  • Will Friedwald: Akompanteksto pri Carmen McRae Songs Lover Man (Columbia)
  • Martin Kunzler: Jazz-Lexikon. Reinbek, Rowohlt, 1993

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nekrologo en New York Times
  2. citite laŭ Will Friedwald
  3. Ŝia regula laborbando konsistis el pianisto kaj muzika direktisto Norman Simmons, basinstrumentisto Bob Cranshaw kaj frapinstrumentisto Walter Perkins; komp. Friedwald.
  4. Ĉiuj citaĵoj de koleginoj laŭ Martin Kunzler, p. 782.
  5. Citite laŭ W. Friedwald, p.269.