Carmen Miranda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Gang's All Here.

Carmen Miranda (kromnomo de Maria do Carmo Miranda da Cunha), sambo-kantistino, naskiĝis en Marco de Canavezes, proksime de Lisbono, Portugalio, la 9-an de februaro 1909. Tuj post ŝia naskiĝo la familio elmigris al Brazilo kaj instaliĝis en la tiama ĉefurbo Rio de Janeiro. Tre aktive kantis kaj partoprenis holivudajn filmojn en la 1940-aj jaroj. Ŝi mortis pro koratako en Beverly Hills, Usono, la 5-an de aŭgusto 1955, nur 46-jara.