Caro-sonorilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La caro-sonorilo.

La Caro-sonorilo troviĝas en moskva Kremlo kaj estas unu el ĉefaj vizitendaj objektoj.

Ĝi estas starigita sur la granitan piedestalon. Ĝi pezas ĉ. 200 tunojn, alteco kaj diametro estas 6 metroj. Ĝin gisis patro kaj filo Motorin en 1735. Dum levado el la gisejo de ĝi disiĝis granda fragmento, tial ĝi neniel sonoris.

La Caro-Sonorilo estas plej granda en la mondo. La rusa vorto "caro" venis el antikva latina vorto "caesar" (cezaro) , per kiu oni titolis monarkojn en Rusio. Ĉi-kaze oni aldonis la vorton al la sonorilego por montri ties unikan grandecon kaj esprimi respekton al tiama imperiestrino, carino Anna.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]