Carolafelsen (Saksa Svislando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Carolafelsen [prononcu: karolafelzn] estas kun alteco de 458 metroj la plej alta roko en la formacio Affensteine de Elba Grejsmontaro. Ĝi situas proksime al la migrovojo Schrammsteine-Großer Winterberg. La rokosupro estas sendanĝere alirebla por migrantoj kaj ofertas rimarkindan panoraman vidon interalie al la rokoformacio Torsteine, en la direkto al la elvidejo "Schrammsteinaussicht" (Schrammsteine) kaj al Falkenstein. De Carolafelsen bone rigardeblas la tre disŝirita rokopejzaĝo ĉirkaŭe. La roko mem montras diversajn etaskalajn formojn de erozio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]