Carolina Coronado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Carolina Coronado, portretita de Federico Madrazo y Kunz ĉirkaŭ 1855 Madrido, Muzeo Prado

Carolina Coronado Romero de Tejada (Almendralejo, Badajoz, 20-a de decembro de 1820 - Lisbono, 15-a de januaro de 1911, entombigita en la Tombejo de Badajoz), estis verkistino hispana. Pasis granda parton de infanaĝo ĉe la kampo de Ekstremaduro kaj tre juna manifestiĝis kiel poetino. Edzino de usona diplomato, loĝis en variaj eksterlandaj landoj. La familiaj malbonaĵoj serĉigis ŝin solecon kaj retiriĝon en Lisbono, kie ŝi mortiĝis en 1911. Ŝia plej grava verko estas Poesías (1852). Li estis konsiderata ekvivalenton en Ekstremaduro de aliaj romantikaj samtempaj verkistinoj kiaj Rosalía de Castro en Galegio, kaj aŭtoroj tiom elstaraj ke estis taksata kiel "El Bécquer femenino" (ina bekkero). Li estis onklino de Ramón Gómez de la Serna.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Filino de Nicolás kaj María Antonia, naskiĝis en 1820 ene de riĉa familio de Almendralejo (Badajoz), sed de ideologio progresista, kio okazigis persekuton de patro kaj avo. Post translokiĝo al la provinca ĉefurbo, nome Badajoz, Carolina estos edukita tradicie kiel la tiamaj infaninoj: kudrado, hejmaj taskoj ktp., sed spite tion, ŝi jam infana montris intereson por literaturo, kaj eklegis ĉian verkon atingeblan. Pro kio disvolvigis eksterordinaran facilon por komponi versojn per senorda lingvaĵo eĉ erara laŭ vortotrezoro, sed spontanea kaj plena je sentivo, motivita de amoj neeblaj, inter kiuj elstaras iu nekonata Alberto kaj eble eĉ neekzistanta. Liaj unuaj poemoj estas de frua aĝo de 10 jaroj.

Eble kontribuis ankaŭ ŝia romantisma karaktero markita de katalepsio, pro kio ŝi eĉ "mortiĝis" fojojn, kaj obsediĝis per la ideo povi esti entombigita viva, ĝis la fakto ke enbalzamigi la kadavron de sia edzo, kaj ne enterigis lin eĉ parolis al li kaj nomis lin per kromnomo "el silencioso" (la silentema) kaj "el hombre de arriba" (la supra viro).

Post promeso de ĉasteco post la morto mare, de Alberto (ĉu reala aŭ imaga), nuligas ĝin post edziniĝi en Madrid al siro Just Horace Perry, sekretario de la ambasada de Usono en Madrido. Ŝi havis filon, Carlos, kaj du filinojn, Carolina kaj Matilde kiu survivis la du gefratojn kaj edziniĝis al Pedro Torres Cabrera.

Ŝi estis amikino de la reĝino Isabel la 2-a kiu devigis la riĉegan markizon José de Salamanca y Mayol vendi al ŝi pecon de bieno kie ŝi konstruigis palaceton kie nune estas la madrida strato Lagasca. Ŝi estis progresista, kaj ŝia madrida rezidejo famiĝis pro literaturaj babilrondoj kaj renkontiĝejo por progresistaj verkistoj kaj rifuĝo por persekutitoj, kaj pro tio ŝi suferis la tiaman cenzuron.

Ĉiukaze ŝi publikigis kelkajn verkojn en gazetoj kaj revuoj ĝis atingi ian famon, al kio kontribuis ŝia beleco, al kiu ekzemple José de Espronceda, ŝia samlokano, dediĉis al ŝi versojn. thumb|José de Espronceda.

Pro revolucioj ŝi translokiĝis al Lisbono, al palaco Mitra, spite la perdon fare de sir Horace de lia riĉo investita en la muntado de submara kablo komunika kiu unuigosd Usonon kun Eŭropo. Ŝi mortiĝis en 1911 kaj ĉar ŝia filino Matilde, kiu mortiĝis tuj poste, ne havis filon, ŝia havaĵo, verkoj, mebloj ktp., de la palaco pasis al la familio de Torres Cabrera, nune grafo de Kanijeros.

Verko[redakti | redakti fonton]

La produkto plej grava de Coronado estas la poezio. Liaj poemoj estis kolektitaj iom post iom en revuoj, kaj poste, en 1843, estis kompilitaj en unu volumeno (Poesías) kun enkonduko de Hartzenbusch. En la postaj eldonoj de 1852 kaj 1872 oni aldonis novajn poemojn. Tamen la totalo de ŝia verko estis konata nur antaŭ nelonge.

En prozo li verkis totalon de dekkvin noveloj, ĉefe Luz, El bonete de San Ramón, La Sigea, Jarrilla, La rueda de la desgracia (1873) kaj Paquita (1850), tiu lasta konsiderita de kelkaj kritikistoj la plej bonkvalita.

Ŝi verkis ankaŭ teatraĵojn kiaj El cuadro de la esperanza (1846), Alfonso IV de León, Un alcalde de monterilla kaj El divino Figueroa, kvankam ŝi sukcesis premierigi nur la unuan, kiu estis ŝia plej populara verko.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español. Madrid, Cátedra, 1982 (3a eld.)
  • Javier Huerta, Emilio Peral, Héctor Urzaiz, Teatro español. Madrid: Espasa, 2005.
  • Germán Bleiberg kaj Julián Marías, Diccionario de literatura española. Madrid: Revista de Occidente, 1964 (3a eld.).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ramón Gómez de la Serna, (1935), «Mi tía Carolina Coronado», Editorial EMECE, Buenos Aires

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]