Karolinum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Carolinum)
Karolinum
konstruaĵa komplekso
Lando Ĉeĥio vd
Situo Malnova Urbo
Adreso Ovocný trh 541/3
Situanta sur Ovocný trh • Strato Celetná • Kamzíková • Železná
Situo
Geografia situo 50° 5′ 11″ N, 14° 25′ 24″ O (mapo)50.0863583314.42338611Koordinatoj: 50° 5′ 11″ N, 14° 25′ 24″ O (mapo)
Karolinum (Prago)
Karolinum (Prago)
DEC
Karolinum
Karolinum
Situo de Karolinum
Map
Karolinum
Posedata de Universitato de Karolo vd
vdr
ĉefkorto de Karolinum

Karolinum estas komplekso de konstruaĵoj (la plej malnova universitata kolegio en Mezeŭropo), kiu troviĝas en Prago, en la historia kvartalo Malnova Urbo, surangule inter la stratoj Železná kaj Ovocný trh. Altrespektinda sidejo kaj simbolo de la Universitato de Karolo, havanta statuson de Nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kolegio estis fondita en la konstruaĵo, origine posedita de la reĝa monfaristo kaj bankisto majstro Johlin Rotlev (Rotlöw). La domo estis en 1383 akirita de la reĝo Venceslao la 4-a (filo de la fondinto de la universitato Karolo la 4-a) kaj post konstruaj adaptoj en 1396 dediĉita al la universitato. En la kolegio ne nur instruis, sed ankaŭ loĝis la profesoroj, ĝi servis ankaŭ al solenaj kunvenoj kaj kiel rezidenco de la rektoro.

En la periodo post la milito sur Blanka Monto (1620) ĝi estis sidejo de jura kaj medicina fakultatoj kaj en (1918-1939) de la Germana universitato en Prago.

Nuntempe Karolinum estas sidejo de la rektoro kaj de la centraj institucioj de la Universitato de Karolo kaj ĝi servas por solenaj kaj reprezentaj celoj.

Konstruhistorio[redakti | redakti fonton]

gotika korbelfenestro

Karolinum trapasis plurajn ampleksajn rekonstruojn: la frubaroka devenas el la jaro 1687, la sekvajn gvidis František Maxmilián Kaňka (1715-1718), Josef Mocker (1882), Jaroslav Fragner (1946-1968) kaj Tomáš Šantavský (1996-1997).

Malgraŭ tio konserviĝis ankaŭ pluraj partoj en la origina gotika stilo, krom la kelaro precipe arkadoj en la teretaĝo kaj la unika orielo (korbelfenestro) kun la universitata kapelo de Sanktaj Kosma kaj Damian.

En la teretaĝo de la konstruaĵo troviĝas nuntempe i.a. ankaŭ galerio prezentanta precipe fotografiajn ekspoziciojn.

La nomon "Karolinum" portas ankaŭ la universitata libroeldonejo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • PETRÁŇ, Josef: Karolinum. Historický klenot Univerzity Karlovy [Carolinum. A Historical Jewel of Charles University]. Praha, Nakladatelství Karolinum 1995. 116 p. ISBN 978-80-7184-035-0
  • PETRÁŇ, Josef kaj kol.: Památky Univerzity Karlovy. Praha, Nakladatelství Karolinum 1999. 356 p. ISBN 80-7184-855-7

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Universitato de Karolo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.