Kararo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Carrara)
Carrara
komunumo de Italio • urbo
Ŝtato  Italio
Regiono Toskanio (2005)
Provinco MS Massa kaj Carrara (2005)
Geografia situo 44° 5′ N, 10° 6′ O (mapo)44.08333333333310.1Koordinatoj: 44° 5′ N, 10° 6′ O (mapo)
Alto super marnivelo 100 m
Areo 71 (2005) km²
Loĝantaro 59 905 (2023)
Loĝdenso 844 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Codena, Bedizzano, Bergiola, Colonnata, Miseglia, Torano, Sorgnano, Avenza, Marina di Carrara (2005)
Najbaraj komunumoj Fivizzano, Fosdinovo, Massa, Ortonovo (SP), Sarzana (SP) (2005)
Patrono San Ceccardo
Festa tago 16-a de junio (2005)
Nomo de loĝantoj carraresi
Poŝtkodo 54033
Imposta kodo B832
Kodo laŭ ISTAT 045003
Telefona prefikso 0585
Retpaĝo http://www.comune.carrara.ms.it/
Loko en mapo
vdr

Kararo (itallingve: Carrara) estas komunumo de Italio, de la provinco de Massa kaj Carrara en Toskanio.

Panoramo

Ĝi estas fame konata pro la produktado de marmoro, blanka kaj tre altvalora ĉerpita el la proksimaj Apuaj Alpoj.

La emblemo de la urbo estas rado kun la moto Fortitudo mea in rotā (en latina: "Mia forto estas en la rado"). Ĉi tio rilatas al la radoj de la ĉaroj, per kiuj oni transportis la marmoron, la ĉefa riĉfonto de Kararo; (la nomo de la urbo mem "Carrara" plimalpli signifas "vojo irebla per ĉaroj").

Prahistorio kaj Romia Periodo[redakti | redakti fonton]

Dum la Ferepoko, ligura tribo Apuanoj ekloĝis en la teritorio ĉirkaŭanta la estontan Carrara, kies plej malnovaj spuroj devenas de IX jarcento a.K.; ĉi tiuj loĝantaroj, forĝitaj de la severeco de sia teritorio, malfaciligis la romianojn, kiuj luktis por trudi sian superecon.

La nuna urbo Kararo havas siajn originojn post la konkero de Ligurujo fare de la romianoj en la kurso de 2a jarcento a.K..

La origina vilaĝo, certe ligita al la ekstraktado kaj prilaborado de marmoro prenita de la proksimaj ŝtonminejoj de la Apuaj Alpoj, probable ankaŭ gastigis la laboristojn, kiuj laboris en la samaj ŝtonminejoj.

Aldone al la teraj vojoj, marmoro povus esti facile movita per maro danke al la haveno de Luno, kiu staris ne malproksime de la enfluejo de la rivero Magra.

Anarkiisma tradicio de Kararo[redakti | redakti fonton]

Fine de 19a jarcento Carrara fariĝis la lulilo de anarkiismo en Italio, precipe inter la laboristoj de la ŝtonminejoj. Ŝtonministoj, inkluzive de ŝtonĉizistoj, havis radikalajn kredojn, kiuj apartigis ilin de aliaj. Anarkiismo kaj ĝenerala radikalismo fariĝis parto de la heredaĵo de la ŝtonĉisistoj. Laŭ artikolo de New York Times el 1894, multaj perfortaj revoluciuloj forpelitaj de Belgio kaj Svislando iris al Carrara en 1885 kaj fondis la unuan anarkiisman grupon en Italio. Carrara restis "remparo" de anarkiismo en Italio, kun pluraj organizoj malkaŝe trovantaj subtenon en la urbo. La anarkiismaj marmoristoj estis ankaŭ la motoro de la organizado de la laboro en la ŝtonminejoj kaj magazenoj. Ili ankaŭ estis la ĉefroluloj de la "Luniĝana ribelo" en januaro 1894.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Monumentoj kaj interesaj lokoj[redakti | redakti fonton]

Dekkvarjarcenta domo de Emanuele Repetti
Novklasika fasado de la Teatro Animosi
Statua de Garibaldi
Il haveno de Kararo vidita de la ĉirkaŭaj montetoj
La haveno de Marina de Kararo vidita de Ortonovo (Luni)
Fiancata del Katedralo de Kararo kun la Statuo de la Giganto
Marmorminejo de marmoro de Carrara
Vido de la marmorminejoj