Carrascalejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio
Loko de la municipa teritorio de Carrascalejo en sia provinco

CarrascalejoCarrascalejo de La Jara [karaskaLEĥo] (Kvervidejo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.


Carrascalejo, kaj je la fono la Sierra de Altamira.
Municipa teritorio de Carrascalejo.

La loĝantoj nomiĝas carrascalejanos. La censita populacio en 2008 estis de 349 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Carrascalejo estas situa en la plej orienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Ibores aŭ en la natura komarko nome La Jara, je altitudo de 607 m; je 182 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 50 km de Guadalupe. La surfaco de ties teritorio estas de 48,48 km². Ĝi estas inter Navatrasierra kaj Villar del Pedroso.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado (kaproj kaj ŝafoj). Ĉar estas montara medio eblas malgranda ĉasado (perdrikoj, kunikloj) kaj granda ĉasado (apro, cervo, kapreolo). Eblas rura turismo por kio utilas bangaloj ĉe la municipa naĝejo inter makiso, arbutoj, lentiskoj, korkokverkoj ktp. Ankaŭ mielo (vidu sube).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝajne ĝi estis fondita de abelbredistoj de Talavera de la Reina en kverkejo inter la montaretoj Altamira kaj Valdelacasa (mielo estas alia de ĝiaj produktoj) kaj pro tio ĝi estis aneksiita al Talavera de la Reina kaj al la Provinco de Toledo ĝis 1833, kiam oni faris la aktualajn limojn de la provincoj de Cáceres kaj Badajoz, kaj tiam ĝi pasis al la jura teritorio de Navalmoral de la Mata. La plej antikva restaĵo de la zono estas funebra steleo de romia infanino. Ĝi estis iam parto de la Reĝa Vojo kiun faris la Katolikaj Gereĝoj por iri al Guadalupe. La preĝejo Ntra. Sra. de la Asunción, estis konstruita inter la 17a jarcento kaj la 18a, kaj en ĝi elstaras baptujo de fino de la 17a jarcento.

Enlanda Milito[redakti | redakti fonton]

Dum la Hispana Enlanda Milito la vilaĝo estis ofta batalejo. Dekomence estis de la respubliko, ĝis la 3a de oktobro de 1936, kiam post akra bartalado konkeris ĝin la armeo de Francisco Franco. Dum kelkaj monatoj pluis bataloj kaj ofte la vilaĝo estis "nenies tero". La 5an de aprilo de 1938 la respublikanoj rekonkeris la vilaĝon kaj dum bombardado oni detruis parton de la sonorilturo de la preĝejo (kie estis rifuĝintaj civiluloj). Tiam oni mortigis hejme la novan vilaĝestron elketitan de la frankistoj kaj ties familion:

Post la milito okazis grava elmigrado, ĉefe al Madrido kaj Cáceres.

Festoj[redakti | redakti fonton]

La patrono estas Sankta Mateo, kies patronajn festojn oni celebras la semajnon de la 21a de septembro. Temas pri taŭrolukto, pafadkonkurenco kaj diversaj distraj kaj kulturaj aktivadoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]