Carrollton (Teksaso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Carrollton estas antaŭurbo de Dallas, grandurbo de Teksaso en Usono. Ĝi apartenas al la urbara statistika areo Dallas-Fort-Worth. Carrollton estas situanta en partoj de tri distriktoj: Distrikto Dallas, Distrikto Denton kaj Distrikto Collin.

Situo de Carrollton en Teksaso
Flago de Carrollton

Bazaj informoj

Administrejo en Carrollton

Geografio

Carrollton situas sur ebenaĵo en la suda landparto de Usono, en la nordorienta parto de Teksaso. Dallas troviĝas 18 mejlojn.

Historio

En la 1840-aj jaroj muelejo ekfunkciis en tiu areo, ja daŭre alvenis terkultivistoj. En 1878 la fervojo atingis tiun lokon. Carrollton oficiale urbiĝis en 1913. La loĝantoj komence okupiĝis pri kultivado de kotonoj kaj grenoj, poste la metalo-industrio aperis. Post la 2-a mondmilito la urbo kreskis rapide kiel antaŭurbo de Dallas.

Trafiko

Carrollton profitas la proksimajn aŭtoŝoseojn de Dallas. Inter ili la plej proksima ŝoseo kuras al Oklahomaurbo.

Klimato

Carrollton havas humidan subtropikan klimaton. La temperaturo averaĝe varias inter 13-25 °C. La varmo kulminas en julio kaj aŭgusto ofte kun 36 °C, la malvarmo kulminas en januaro kun ĉ. frostopunkto. Jare pluvas po 942 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, plej ofte en majo, plej malofte januare.

Ĝemelurboj

Fontoj