Carry Nation

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Carrie Nation kaj ŝia hakilo.

Carry NATION (plennome Carry Amelia Nation) (naskiĝis kiel MOORE la 25-an de novembro 1846, Garrard, Kentucky, Usono – mortis la 9-an de junio 1911, Leavenworth, Kansas) estis aktivisto de la usona kontraŭalkohola (moderiga) movado. Ŝi estis ĉefe konata pro tio, ke ŝi detruis drinkejojn per hakilo. Nation apenaŭ ricevis apogon de la naciaj kaj internaciaj kontraŭalkoholaj movadoj, sed ŝia agado verŝajne helpis la enkondukon de la alkoholkonsuman malpermeson en 1919, Usono.

Ŝi altis ĉ. 180 cm kaj pezis ĉ. 80 kg, kiu vestis sin per puritanaj nigraj kaj blankaj vestoj.

Ŝi edukiĝis instruistino, en 1867 geedziĝis kun la juna kuracisto Charles Gloyd, kiun ŝi forlasis post kelkaj monatoj pro ties drinkemo. Ŝi denove geedziĝis en 1877 kun David Nation, juristo, ĵurnalisto kaj pastoro. Lia dua edzo divorcis en 1901, post kiam ŝi forlasis ankaŭ lin.

Kiam la usona Suverena Kortumo mildigis la alkoholkonsumadon, komercadon en Kansaso (1890), Nation aliĝis al la kontraŭalkohola movado. Ŝi sola aŭ kun kantantaj – religiajn homnojn – virinoj marŝis en la drinkejon kaj tie komencis kanti, preĝi, riproĉi kaj detrui ekipaĵojn per hakilo. Ŝi ofte estis punita je prizono, sed ŝi elaĉetis sin el la puno per enspezoj de prelegaj rundvojaĝoj kaj vendo de suveniraj hakiloj.

Ŝi kondukis agadojn kontraŭ insitutoj, eksterlandaj nutraĵoj, tabako, taliumo, mallongaj jupoj kaj pornografiaj bildoj. Li estis porparolanto de la virina balotrajto.