Carsonurbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Carsonurbo, origine angle Carson City estas la ĉefurbo de la ŝtato de Nevado en Usono. Carsonurbo nun estas sendependa urbo ekde 1969, ne parto de iu kantono.

Iama poŝto en Carsonurbo
Guberniestra Palaco en Carsonurbo

Bazaj informoj

Geografio

Carsonurbo situas en montaro en la sudokcidenta landparto de Usono, en okcidenta parto de la subŝtato. La rivero same nomata Carson fluas rande de la urbo. Reno (Nevado) troviĝas 50 km.

Historio

Administrejo por la subŝtato en Carsonurbo

La unuaj eŭropanoj alvenis en 1843, tiam la loko apartenis al Utaho. Komence komercista haltejo formiĝis havanta la nomon Eagle Station (Aglo Stacio). Tiel multaj urbetoj en Nevado, Carsonurbo estis fondita kiel prospera arĝent-minada urbo en 1858. Ĝi estis nomita pro esploristo Kit Carson kaj ĝi estas ĉefurbo ekde fondo de Nevado (1864). La urbeto havis la titolon "la plej malgranda ĉefurbo de Ameriko". En 2011 pafanto malfermis fajron en restoracio mortigante kvar homojn kaj vundante ankaŭ aliajn.

Klimato

Carsonurbo situas en duonseka aŭ duondezerta klimato. Estas kvar sufiĉe distingaj sezonoj. La temperaturo averaĝe varias inter 1-19 °C. La varmo kulminas en julio rekorde 41 °C, la malvarmo kulminas en februaro rekorde -30 °C. Jare pluvas po 263 mm, en ĉiuj monatoj pluvas (vintre plej ofte neĝas). La pluvo kulminas en januaro kaj malkulminas en junio.

Trafiko

El Carsonurbo kuras 2 aŭtovojoj, po unu al Reno kaj al lago, krome estas 2 regionaj vojoj. Ĝis 1950 ankaŭ fervojo funkciis tie. La urbo havas regionan flughavenon.

Vidindaĵoj

Malnova hotelo en Carsonurbo
  • muzeoj:
    • guberniestra konstruaĵo
    • muzeo de Nevado - prahistoriaj ekspozicioj
    • fervoja muzeo
    • muzeo pri indiana lernejo
    • aviadila muzeo
  • lago Tahoe ĉe la ŝtatlimo kun strandoj
  • digo tra rivero Carson
  • plej alta punkto ene de Carsonurbo - 2808 m