Carsten Peter Thiede

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carsten Peter Thiede
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1952 (1952-08-08)
en Okcidenta Berlino
Morto 14-an de decembro 2004 (2004-12-14) (52-jaraĝa)
en Paderborn
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Reĝina Kolegio
Okupo
Okupo antropologo • teologo • arkeologohistoriisto • universitata instruisto
vdr

Carsten Peter THIEDE (naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1952 en Okcidenta Berlino; mortis la 14-an de decembro 2004 en Paderborno) estis germana historiisto kaj internacia konata papirusologo.

Ĝuste al studkampo li ŝuldas la internaciecon de liaj akademiaj instruaĵoj kaj eseistaj laboraĵoj. Fakte li proponis novajn interpretojn pri la tri papiraj fragmentoj devenantaj el Luksoro kaj hodiaŭ konservataj en la Magdalena College de Oksfordo ([1][rompita ligilo] de li datitaj ĉirkaŭ je la sepdekaj jaroj p.K., kaj eble entenantaj erojn de la evangelio de Marko. Li ankaŭ interesiĝis pri la 7Q5 kiun li atribuis, kune kun bibliisto José O’ Callaĝan, al la evangelio de Marko, kaj skribita antaŭ la sesdekaj jaroj p.K. Kiel facile kompreneblas, liaj sciencaj eltrovoj, kvankam ne akceptitaj de parto de tiufakaj kompetentuloj, ekrenversis la kurantajn opiniojn pri la redaktado de la evangelio de Marko: kutime oni ĝin datigas almenaŭ je post la detruo de Jerusalemo, nome post la 70 p.K., dum por Thiede ĝi antaŭas la detruon de Jerusalemo.

Thiede instruis en la Universitatoj de Oksfordo kaj Ĝenevo kaj fine ĉe la Staatsunabhängigen Theologischen Hochschule (Sendependa instituto pri teologio) en Bazelo. Li estis, krome, membro de la centro de Germanaj Studoj de la Falkultato pri Historio de la Ben Gurion University of the Negev ĉe Beer-Sheva (Israelo).

Liaj interesoj pri religisciencoj enkondukis lin el la luterana eklezio, en kiu naskiĝis, al tiu anglikana.

Liaj verkoj plej famaj (ĉi tie esperante cititaj), diverslingve tradukitaj, estas: Laŭokula atestanto de Jesuo (1996); La papiro de Magdaleno (1997); Qumran kaj la evangelioj (1998)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

• Simon Peter: From Galilee to Rome (1988) ISBN 0310515610

• The Heritage of the First Christians (1994) ISBN 0-7459-2544-8

• The Jesus Papyrus (1994) ISBN 978-0385-48898-3 (Co-author Matthew D'Ancona)

• Rekindling the Word: In Search of Gospel Truth (1996) ISBN 1-56338-136-2

• Jesus: Life or Legend (2001) ISBN 0-7459-3895-7

• The Dead Sea Scrolls (2001) ISBN 0-7459-5050-7

• The Quest for the True Cross (2002) ISBN 0-312-29424-7

• The Dead Sea Scrolls and the Jewish Origins of Christianity (2003) ISBN 1-4039-6143-3 • The Cosmopolitan World of Jesus: New Light from Archaeology (2004) ISBN 0-2810-5508-4 • Emmaus Mystery: Discovering Evidence of the Risen Christ (2005) ISBN 0-8264-6797-0 • Jesus: Man or Myth? (2006) ISBN 0-7459-5147-3

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

• José O'Callaghan

• 7Q5

• Qumran

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

• Short biography in the Telegraph

• Highly critical review of Thiede's Rekindling the Word: In Search of Gospel, 1995 • Interview with Good News

• 1997 Interview with the Prayer Book Society

• Critical review of Thiede's The Dead Sea Scrolls and the Jewish Origins of Christianity