Carta del Lavoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Ĉarto de la laboro de 1927 (itale: Carta del Lavoro) estis unu el la ĉefaj pecoj de la legislativo de Mussolini, itala faŝista diktatoro inter 1922-43. Ĝi estis enkondukita por modernizi la italan ekonomion. La ĉarton promulgis la Granda Konsilio de la Faŝismo kaj estis publikigita en la gazeto Lavoro d'Italia, la 23-an de aprilo 1927. Ĝin verkis ĉefe Giuseppe Bottai, vic-sekretario de Ŝtato de la Korporacioj.

La ĉarto deklaris la privatajn entreprenojn la plej efika, por ke Mussolini akiru apogon de la ricaj industrialistoj, iniciintoj de la faŝismo. La ĉarto entenis nur ĝeneralajn principojn pri dungito-dunginto.

Ĝi havis 4 ĉapitrojn kaj 30 subĉapitrojn. La unua ĉapitro parolas pri la korporacia ŝtato (itala nacio staras super la unuopuloj), kunagado de laboristoj-posedantoj, malfavorigo de la ŝtata agado en la ekonomio. la dua ĉapitro parolas pri la kolektivaj laborkontraktoj, laborkondiĉoj, la 3-a pri la laborperado, la 4-a antaŭskribas establon de bonstataj instancoj.

EL[redakti | redakti fonton]