Caruaru

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karuarŭo (Caruaru, en la portugala), estas brazila urbo, situanta en Pernambuko. Ĝi estas la urbo kiu havas la plej grandan kvanton de loĝantaro ene de Pernambuko (ĝi havas 337.445 loĝantojn, pro tio estas la kvara plej granda urbo de la ŝtato). Ĝi estas granda urba centro, ekonomie, industrie, administre kaj kulture, de Pernambuko. La malneta enlanda produkto de tiu urbo estas de 3.003.634.000,00, tiel ĝi estas la sepa plej granda MEP de la subŝtato.

Je 130 kilometroj de la subŝtata ĉefurbo, Recifo, Karuarŭo estas internacie konata, ĉar ĝi havas la plej grandan centron de manfaraj artoj de Latinameriko, kategorio donita de Unesko .

Historio

La teritorio kie Karuarŭo estas nuntempe, antikve estis bieno por bredado de bovoj kaj ĝi apartenis al la familio “Nunes dos Bezerros”. Kun la familio Nunes vivis du orfaj knaboj. Unu el tiuj orfoj estis José Rodrigues de Jesus, kaj kiam li estis plenkreskulo, post kelkaj konfuzoj kun siaj patroj, li ekposedis la teritorion kiu apartenis al li pro heredo. En tiu teritorio li kreis kapelon por omaĝi “Nian sinjorinon” kaj la loĝado ekaperis en la ĉirkaŭaĵo de tiu kapelo. En 1846, la monaĥo Euzébio de Sales, ekkonstruigis la ĉefan preĝejon, nuntempe ĝi estas la katedralo de la urbo.

La geografia situo de Karuarŭo favoris ĝian disvolviĝon, ĉar devige la homoj kiuj vojaĝis ene de Pernambuko ĉiam pasis en la ĉirkaŭaĵojn de la urbo. Decembre 1895 okazis la inaŭguro de fervoja stacio “Great Western” kiu kunligis Karuarŭon al Recifo.

Ekonomio

La komerco estas la Ĉefa ekonomia praktiko en Karuarŭo, kaj la komerco estas impulsata de granda produktado de vestaĵoj kiuj estas produktataj en Karuarŭo kaj en urboj, kiuj ĉirkaŭas ĝin.

Klimato

La somero en la urbo estas seka kaj varma kun maksimumaj gradoj inter 25ºc ĝis 35°c kaj havas minimumajn gradojn inter 21ºc, 15°c. Dum la vintro pluvas kaj la vetero estas kun minimumaj gradoj inter 16ºc, 11ºc kaj kun maksimumaj gradoj inter 20ºc ĝis 25ºc.

Sportoj

Karuarŭo estas la dua grava urbo de Pernambuko, koncerne al sportoj. La urbo havas stadionon kie okazas maĉoj, du piedpilkajn grupojn, kurvojon kie okazas gravaj kuradoj en kelkaj monatoj.

La fama bazaro

La bazaro de Karuarŭo estas kulture kaj ekonomie grava por la urbo, tie estas vendataj fruktoj, legomoj, kuracigaj herboj, viandoj, cerealoj, vestaĵoj, ŝuoj, iloj por kuiri, meblaroj, bestoj, eletronikaj iloj, ktp. Ekzistas fama muziko kiu temas pri tiu bazaro (A feira de Caruaru/ Luiz Gonzaga). Tiu bazaro estas la plej granda kiu okazas subĉiele en la mondo kaj ĝi allogas diversajn turistojn pro ĝia populareco, tiel ĝi estas unu el la ĉefaj turistaj punktoj.