Casa de la Vall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Casa de la Vall
manor house
Bazaj datoj
Konstrustilo popola arkitekturo vd
Estiĝo 1580
Lando Andoro vd
Situo Andoro Malnova
Adreso carrer de la Vall
Situo
Geografia situo 42° 30′ 24″ N, 1° 31′ 14″ O (mapo)42.5066666666671.5205555555556Koordinatoj: 42° 30′ 24″ N, 1° 31′ 14″ O (mapo)
Casa de la Vall (Andoro)
Casa de la Vall (Andoro)
DEC
Casa de la Vall
Casa de la Vall
Situo de Casa de la Vall
Map
Casa de la Vall
vdr
la Casa de la Vall

La konstruaĵo Casa de la Vall en Andoro Malnova (Andorra la Vella), laŭ vorta traduko el la kataluna "Domo de la Valo", estas la sidejo de la parlamento de Andoro, nomata "Consell General de les Valls" (Konsilo Ĝenerala de la Valoj).

La domo konstruiĝis en 1580 kiel nobela vilao kun fortikita turo de la familio Busquets. En 1702 ĝin aĉetis la antaŭaĵo de la Konsilo Ĝenerala, tiutempe titoligata Consell de la Terra ("Konsilio de la Teritorio").

La duetaĝa domo el masivaj ŝtonoj ne mortere ligitaj, en du anguloj havas historiajn kolombejojn en formo de turetoj. En parketo antaŭ la domo troveblas la modernisma skulptaĵo "La Danco" de Francesc Viladomat. Sur placo ĉe la norda flanko de la konstruaĵo poziciiĝas monumento de Emili Armengol pri la ŝtata sendependeco de Andoro el 1993 kaj la ekfunkcio de ŝtata konstitucio.

andora monero de 1 Eŭro, oficiala ekde januaro 2014, bildigas la domon
blazono de Andoro ĉe la fasado

En la teretaĝo troveblas la justica administracio de Andoro kun la apelacia juĝejo. En la supra etaĝo situas la kunsidejo de la Konsilio Ĝenerala, la kapelo Sant Ermengol kaj la "ŝranko de sep ŝlosiloj", kiu servas kiel arkivo por la plej gravaj historiaj dokumentoj de Andoro, kaj nur povas malfermiĝi aŭ fermiĝi per la ŝlosiloj de la reprezentantoj de ĉiuj sep katolikaj kaj adminstraj paroĥoj de Andoro. Apud la parlamenta kunsidejo krome situas historia kuirejo, ĉar la konsilianoj en la pasinteco devis resti en la konstruaĵo ĝis trovo de decidoj, kaj dum tiu tempo ricevis manĝaĵojn.

Super la ĉefa enirejo videblas la nacia blazono de Andoro, kaj la blazono de la familio Busquets.

La 1-an de januaro 2014 ekcirkulas naciaj andoraj eŭro-moneroj: la monero de 1 Eŭro bildigas la historian parlamentejon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Diccionari Enciclopèdic d'Andorra, Àlvar Valls Oliva, Fundació Crèdit Andorrà, Andorra la Vella 2006, ISBN 978-99920-1-629-9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]