Casar de Cáceres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio
Loko de la municipa teritorio de Casar de Cáceres en sia provinco

Casar de Cáceres estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro. Estas en la sama provinco almenaŭ 11 vilaĝoj havantaj en la nomo la strukturon “Casas de ...”, tio estas “Domoj de ...”, nome Casar de Cáceres, Casar de Palomero, Casares de las Hurdes, Casas de Don Antonio, Casas de Don Gómez, Casas de Millán, Casas de Miravete, Casas del Castañar, Casas del Monte, Casatejada kaj Casillas de Coria, kio rilatas al karaktero de feŭdismo dependigi etan vilaĝon el nobelulo, tiele almenaŭ en 3 el tiuj nomoj videblas la nomo de la nobelulo, nome Don Antonio, Don Gómez kaj Millán, dum la dependo en aliaj kazoj estas de urbo aŭ de teritorio, same tipa de feŭdismo.

La loĝantoj nomiĝas casareños. La censita populacio en 2008 estis de 4.894 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Casar de Cáceres estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Llanos de Cáceres, je altitudo de 365 m; nur je 9 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 69 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 130,47 km² kaj fakte ĝi estas enklavo (du enklavoj) ĉe la nordokcidenta pinto de la municipa teritorio de la urbo Cáceres. Pro la proksimeco al Cáceres estis iam konsiderata kiel submunicipo aŭ domaro de Cáceres. Nun tia proksimeco helpas la disvolviĝon de la vilaĝo kaj la plutenon de la populacio, ĉar la vilaĝo funkcias kiel dormokvartalo de la provinca ĉefurbo, ĉar multaj lokanoj laboras tie aŭ multaj kiuj laboras tie serĉas loĝejon en pli trankvila loko, kial tia.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicie agrikulturo kaj brutobredado. Aktuale ĉefe okupiĝas en industrio kaj konstruo (vidu sube pri dormokvartalo), sed la hegemonia sektoro estas servoj (pro proksimeco de la provinca ĉefurbo) kioi okupas preskua 50% de la laboristaro. La unuaranga sektoro malgraviĝas. La kvalito de ĝia fromaĝoj, ĉefe la elŝafa fandeca nomita torta del Casar famkonatigas la vilaĝon en la tuta Hispanio kaj ĉefe en gastronomiaj medioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La originoj de Casar de Cáceres estas ankoraŭ nekonataj. La zono ja estis loĝata ekde tre antikve, ĉar estas ĉirkaŭe arkeologiaj restaĵoj de indiĝenaj domaroj (el la Bronzepoko) kaj antaŭromia funebra steleo, tomboj homomorfaj, gravuritaj ŝtonoj kaj restoj de antikvaj konstruaĵoj, de ŝtonŝoseo kaj kelkaj milindikiloj.

Casar de Cáceres konservas ankoraŭ strukturajn funkcierojn de la romianoj, ĉar la tiama ŝtonŝoseo (iter ab Emerita Asturicam, vojo el Merido al Asturio) trapasis la vilaĝon; poste ĝi estis gregovojo (ĉefe por migrantaj ŝafoj), poste por pilgrimantoj al Santiago de Compostela kaj aktuale Calle Larga (Longa Strato) kiu estas la nuna akso de la vilaĝo. Laŭ la vojo estas unue la ermitejo de la Apostolo (Santiago, Jakobo) kaj poste restaĵoj de la romia ŝtonŝoseo kiu konserviĝas ĝis la municipa limo en direkto nordena al Plasencia.

Dum la 13a jarcento (jaro 1291) la reĝo Sanĉo la 4-a donas al Casar de Cáceres Privilegion per kio la vilaĝanoj disponos porĉiame de teroj ĉirkaŭ la vilaĝo. La origina dokumento perdiĝis, sed konserviĝis en la Municipa Arkivo rekonfirmo de la reĝo Karlo la 4-a.

Aktuale estas vigla municipo kun futuro kaj gravaj resursoj pri turismo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo
Jaro 1552 1572 1579 1587 1590 1591 1612 1639 1646 1666 1709 1714 1717 1756 1759 1771
Nº Loĝantoj 788 800 831 900 1000 890 800 713 646 355 536 405 405 872 931 901
Jaro 1787 1791 1794 1813 1814 1830 1897 1900 1905 1910 1911 1917 1918 1920 1921 1930
Nº Loĝantoj 3636 1200 1100 1034 3458 1100 4445 4291 4532 4309 4309 4647 4203 4226 4226 4750
Jaro 1935 1940 1950 1960 1962 1970 1981 1986 1996 1998 2000 2001 2002 2003 2004 2005
Nº Loĝantoj 4964 4777 4942 4560 6050 3773 3679 4035 4751 4786 4716 4738 4757 4718 4707 4848

Turismo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo ĝuas belajn pejzaĝojn, kiel la komuna kamparo, la montozono, la laguno, kie eblas observo de birdoj kiel la Blanka cikonio aŭ la upupo. Ĉe la loko konata kiel la Jara (Cisto) troviĝas interesaj prahistoriaj tomboj. Krome estas preĝejo de la 16a jarcento kiu estas Nacia Monumento.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La popola arkitektura videblas en simplaj fasadoj kalkitaj kun bordoj de granito ĉe pordoj kaj fenestroj. Estas ankaŭ ornamaĵoj kiuj ŝajnigas falsajn stukoj, marmoroj, modluroj ktp.

Estas 4 ermitejoj, po unu en ĉiu kardinala punkto, dediĉitaj respektive al Santiago, Sankta Bartolomeo, la Martiroj kaj la Virgulino de la Soleco. La arkitekturo estis populara, sed nun modifita kaj malaŭtentigita.

La busstacidomo, popole nomita kiel la "fritita terpomo", estas verko de fama arkitejto Justo Gracia kiu heroece fermas spanon de 34 metroj per lameno el betono de malpi da 15 cm dika. La konstruaĵo ricevis omaĝon per poŝtmarko de 2006.[1]

Folkloro[redakti | redakti fonton]

Casar de Cáceres havas en sia folkloro multajn festojn kiel la jenaj:

Ronda de Ánimas aŭ Ronda de Reyes. Dum la 6 unuaj tagoj de la jaro la frataranoj de Ánimas trakuras la stratojn preĝante kaj kantante por la animoj de la mortintoj. Ili vestiĝas per tipa (jam ne) hispana nigra mantelo, uzas lumon de lanternoj kaj estas anoncitaj de sonorileto. Tio okazas ekde la 17a jarcento.

Sankta Blaso. Celebrata la 3an de februaro, kiam oni vendas la dolĉaĵojn de la sanktulo opr malhelpi gorĝomalsanojn. La kamparfesto en la ermitejo okazas la venontan dimanĉon.

Karnavaloj. Oni ŝajnigas tradician nupton per pupoj de novgeedzoj; same kiel en aliaj lokoj la enterigo de la sardino.

Sankta Semajno. Oni celebras procesiojn kaj por viroj kaj por virinoj.

Romería de las Cruces. Kamparfesto la venontan lundon ĉe la ermitejo de la patronino la Virgulino del Prado (de la Herbejo).

Kamparfesto de Sankta Benedikto. La venontan lundon ĉe la ermitejo de S. Benito kaj S. Blas.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]