Casar de Palomero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Casar de Palomero
municipo en Hispanio • urbeto

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 10640
Demografio
Loĝantaro 1 017  (2023) [+]
Loĝdenso 27 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 18′ N, 6° 15′ U (mapo)40.2949671-6.2566105Koordinatoj: 40° 18′ N, 6° 15′ U (mapo) [+]
Alto 513 m [+]
Areo 37 km² (3 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Casar de Palomero (Ekstremaduro)
Casar de Palomero (Ekstremaduro)
DEC
Casar de Palomero
Casar de Palomero
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Casar de Palomero (Hispanio)
Casar de Palomero (Hispanio)
DEC
Casar de Palomero
Casar de Palomero
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Casar de Palomero [+]
vdr
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

Casar de Palomero (Domaro de Kolombisto) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro. Estas en la sama provinco almenaŭ 11 vilaĝoj havantaj en la nomo la strukturon “Casas de ...”, tio estas “Domoj de ...”, nome Casar de Cáceres, Casar de Palomero, Casares de las Hurdes, Casas de Don Antonio, Casas de Don Gómez, Casas de Millán, Casas de Miravete, Casas del Castañar, Casas del Monte, Casatejada kaj Casillas de Coria, kio rilatas al karaktero de feŭdismo dependigi etan vilaĝon el nobelulo, tiele almenaŭ en 3 el tiuj nomoj videblas la nomo de la nobelulo, nome Don Antonio, Don Gómez kaj Millán, dum la dependo en aliaj kazoj estas de urbo aŭ de teritorio, same tipa de feŭdismo.

La loĝantoj nomiĝas casareños. La censita populacio en 2008 estis de 1.353 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Casar de Palomero estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Tierras de Granadilla, je altitudo de 513 m; je 130 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 190 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 37 km². Tiu vilaĝo enhavas la domarojn de Azabal, Rivera Oveja kaj Pedro Muñoz.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (olivarboj kaj ĉerizarboj) kaj brutobredado (kaproj kaj ŝafoj).

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

En Casar de Palomero kunvivis la tri grandaj mezepokaj kulturoj (nome juda, araba kaj kristana) kaj ĉiuj konservas sian markitajn kvartalojn en la vilaĝo per indikiloj kun davida stelo, duonlumo aŭ kruco. La plej grava konstruaĵo estas la Ermitejo de la Cruz Bendita, situa sur la antikva sinagogo.

Estas ankaŭ la Preĝejo de la Sankta Spirito kaj la Preĝejo de la Inmaculada Concepción, ambaŭ de la 18a jarcento. En la kristana kvartalo troviĝas la Ermitejo del Cordero (de la Ŝafo). Ebla viziti la domon kie tranoktis la reĝo Alfonso la 13-a en sia vizito al Las Hurdes en 1922 kaj la aktualaj gereĝoj Juan Carlos kaj Sofía en 1998.

Ekde la jaro 2002 eblas viziti la Muzeo pri la Olivarbo, situa sur antikva olivmuelejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

http://www.pueblos-espana.org/extremadura/caceres/casar+de+palomero/ Arkivigite je 2009-06-01 per la retarkivo Wayback Machine