Urmein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Casaritsch)
Urmein
Blazono de Urmein
Preĝejo de Urmein
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Malantaŭa Rejno
Komunumaro Thusis
Koordinatoj  46° 41′ 29″ N 9° 24′ 4″ O / 46.69139 °N, 9.40111 °O / 46.69139; 9.40111 (mapo)Koordinatoj: 46° 41′ 29″ N 9° 24′ 4″ O / 46.69139 °N, 9.40111 °O / 46.69139; 9.40111 (mapo)
Nombro de loĝantoj 122
Areo 4,33 km²
Alteco 1264 m super marnivelo
Poŝtkodo 7427
Komunumkodo 3670
Mapo de Urmein

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Urmein (en la romanĉa lingvo Urmagn) estas komunumo de la komunumaro Thusis kaj la distrikto Malantaŭa Rejno en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 122 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Urmein situas ĉe la orienta deklivo de Heinzenberg ĉe la okcidenta flanko de la valo de Malantaŭa Rejno okcidente de Thusis. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Urmein mem la setlejoj Gazeschg, Bigniel, Casaritsch, Baria Sut kaj Oberurmein.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Urmein limas en nordo al Flerden, en nordoriento al Masein, en sudoriento al Thusis, en sudo al Lohn, kaj en okcidento al Tschappina.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Urmein situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la konekta vojo de Thusis al Tschappina, sur kiu cirkulas poŝtaŭtolinio, kiu konektas la komunumon al la publika transportreto.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Dum mezepoko Urmien apartenis al la romanĉlingva teritorio, sed jam ek de la 14-a jarcento la vilaĝo estis germanigita de almigrintaj valzoj. Okaze de la popolnombrado de 2000 98% de la loĝantaro parolis al germanan lingvon, dum la romanĉa lingvo kommplete formortis en la komunumo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unaua dokumenta mencio de Urmein datiĝas el la jaro 1156 kiel Hof de Ormen. Meze de la 12-a jarcento Urmein estis parto de la grandbieno Flerden kaj apartenis al la Monaĥejo Cazis. La landaj senjoroj ĝis la jaro 1337 estis la Senjoroj de Vaz. Ilin sekvis la Grafoj de Werdenberg kaj la Grafoj de Rhäzüns, kaj ek de 1475 la episkopo de Koiro. En la jaro 1709 la loĝantoj de Urmein sin liberaĉetis de la feŭdo de la episkopo. Ĝis la administra reformo de 1851 Urmein estis najbararo de la tribunalkomunumo Heinzenberg. Ek de tiam ĝi estis komunumo de la distrikto Heinzenberg, kiu estis en la jaro 2001 integrita al la distrikto Malantaŭa Rejno. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]