Casas de Don Gómez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

Casas de Don Gómez estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro. Estas en la sama provinco almenaŭ 11 vilaĝoj havantaj en la nomo la strukturon “Casas de ...”, tio estas “Domoj de ...”, nome Casar de Cáceres, Casar de Palomero, Casares de las Hurdes, Casas de Don Antonio, Casas de Don Gómez, Casas de Millán, Casas de Miravete, Casas del Castañar, Casas del Monte, Casatejada kaj Casillas de Coria, kio rilatas al karaktero de feŭdismo dependigi etan vilaĝon el nobelulo, tiele almenaŭ en 3 el tiuj nomoj videblas la nomo de la nobelulo, nome Don Antonio, Don Gómez kaj Millán, dum la dependo en aliaj kazoj estas de urbo aŭ de teritorio, same tipa de feŭdismo.

La loĝantoj nomiĝas casagomeros. La censita populacio en 2008 estis de 354 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Casas de Don Gómez estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valo de Alagón. La surfaco de ties teritorio estas de 31,16 km².

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de Casas de Don Gómez inter 2001 kaj 2007
2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007
344 336 342 348 343 357 356