Casas de Haro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Casas de Haro
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16611
Retpaĝaro www.casasdeharo.com
Politiko
Urbestro Pedro Jareño Paricio PP
Demografio
Loĝantaro 885  (2013)
Loĝdenso 7,98 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 20′ N, 2° 16′ U (mapo)39.333333333333-2.2725Koordinatoj: 39° 20′ N, 2° 16′ U (mapo) [+]
Alto 727 m [+]
Areo 110,88 km² (11 088 ha)
Casas de Haro (Tero)
Casas de Haro (Tero)
DEC
Casas de Haro
Casas de Haro
Situo de Casas de Haro
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Casas de Haro [+]
vdr
Bildaro de Casas de Haro en la Provinco Kvenko en Hispanio
Preĝejo Sankta Maria Magdalena.
Ermitejo de Sankta Juliano.

Casas de Haro [kAsas deAro] (Domoj de Haro) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj

La loĝanto nomiĝas Casasdehareño. La censita populacio en 2013 estis de 885 loĝantoj kaj la denseco estas de 7,98 loĝ/km².

Situo

Casas de Haro estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Manĉo en la suda parto de la Provinco Kvenko lime kun la provinco Albaceto, je altitudo de 727 m; je 112 km el Kvenko, provinca ĉefurbo, je 205 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo, je 203 km el Valencio, je 212 km el Alikanto kaj je 210 km el Murcio. La areo de ties teritorio estas de 110.88 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°19′0″N 2°16′21″Ok.

Historio

La konkero de la teritorio fare de kristanoj kontraŭ islamanoj okazis en tempo de Alfonso la 8-a en 1184, kiam li venkis en la batalo de Alarcón. Honore al sia oficiro Diego López de Haro post la batalo de las Navas de Tolosa (1212) li donacis tiun teritorion al la familio Haro, kies simboloj aperas en la ĝisnuna blazono (ruĝa bordo kun orkoloraj krucoj. La unua dokumento mencianta la lokon estas de oktobro de 1318 kaj ties moderna proklamo kiel municipo okazis en 1834.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestroj estis Ángel Martínez Grande (PP) el 1987, dufoje, Rosa Mª Chazarra Moya (PSOE) el 1995, dufoje, Pedro Jareño Paricio[1] (PP) el 2003, trifoje[2]

Ekonomio

Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio

Agrikulturo (vino, aperas vinberaro en la blazono), forstado (pinoj, kiuj aperas en la blazono) kaj brutobredado (ŝafoj, kaproj, produktado de fromaĝoj) tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Notoj

  1. Listado de alcaldes en las elecciones del 2003
  2. Listado de alcaldes en las elecciones del 2007

Vidu ankaŭ