Casas de Miravete

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

Casas de Miravete estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro. Estas en la sama provinco almenaŭ 11 vilaĝoj havantaj en la nomo la strukturon “Casas de ...”, tio estas “Domoj de ...”, nome Casar de Cáceres, Casar de Palomero, Casares de las Hurdes, Casas de Don Antonio, Casas de Don Gómez, Casas de Millán, Casas de Miravete, Casas del Castañar, Casas del Monte, Casatejada kaj Casillas de Coria, kio rilatas al karaktero de feŭdismo dependigi etan vilaĝon el nobelulo, tiele almenaŭ en 3 el tiuj nomoj videblas la nomo de la nobelulo, nome Don Antonio, Don Gómez kaj Millán, dum la dependo en aliaj kazoj estas de urbo aŭ de teritorio, same tipa de feŭdismo.

La loĝantoj nomiĝas miraveteños. La censita populacio en 2008 estis de 159 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Casas de Miravete estas situa en la nordorienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Campo Arañuelo, iom sude de Navalmoral de la Mata pli proksima urbo. La surfaco de ties teritorio estas de 50,16 km².

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado. Bela pejzaĝo ĉe la aŭtoŝoseo de Madrido al Lisbono kaj oriente de la Nacia Parko Monfragüe. De tie videblas la Atomcentralo de Almaraz kaj estas proksima la Montopasejo de Miravete, kio nomigas la vilaĝon.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de Casas de Miravete inter 2001 kaj 2006
2001 2002 2003 2004 2005 2006
205 194 197 194 185 172

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]