Casatejada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Casatejada
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Komarko Campo Arañuelo
Poŝtkodo 10520
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Francisco Javier García González
Demografio
Loĝantaro 1 362  (2008)
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 53′ N, 5° 41′ U (mapo)39.883333333333-5.6833333333333Koordinatoj: 39° 53′ N, 5° 41′ U (mapo)
Alto 272 m [+]
Areo 111,82 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Casatejada (Ekstremaduro)
Casatejada (Ekstremaduro)
DEC
Casatejada
Casatejada
Situo de Casatejada

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Casatejada [+]
vdr
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

Casatejada (Domo kun tegmento aŭ Domo de la familio Tejada) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro. Estas en la sama provinco almenaŭ 11 vilaĝoj havantaj en la nomo la strukturon “Casas de ...”, tio estas “Domoj de ...”, nome Casar de Cáceres, Casar de Palomero, Casares de las Hurdes, Casas de Don Antonio, Casas de Don Gómez, Casas de Millán, Casas de Miravete, Casas del Castañar, Casas del Monte, Casatejada kaj Casillas de Coria, kio rilatas al karaktero de feŭdismo dependigi etan vilaĝon el nobelulo, tiele almenaŭ en 3 el tiuj nomoj videblas la nomo de la nobelulo, nome Don Antonio, Don Gómez kaj Millán, dum la dependo en aliaj kazoj estas de urbo aŭ de teritorio, same tipa de feŭdismo.

La loĝantoj nomiĝas castejaos. La censita populacio en 2008 estis de 1.362 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Casatejada estas situa en la nordorienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Campo Arañuelo, je altitudo de 272 m; tre proksime de Navalmoral de la Mata, plej proksima urbo kaj iom norde de Almaraz kaj de ties atomcentralo. La surfaco de ties teritorio estas de 111,82 km².

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de Casatejada inter 1996 kaj 2007
1996 1998 1999 2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007
1.338 1.277 1.305 1.319 1.344 1.264 1.240 1.324 1.324 1.341 1.354

Historio[redakti | redakti fonton]

Origino[redakti | redakti fonton]

Oni ne scias pri la fondo, sed oni scias, ke en 1571 ĝi estis la plej loĝata vilaĝo de la zono, konata kiel Campana de la Mata (Sonorilo). En 1635, dum la reĝado de Filipo la 4-a, oni klopodis la aĉeton de la juraj rajtoj disde Plasencia, sed tio malsukcesis kaj aĉetis la vilaĝon Pedro Valle de la Cerda, kaj pro tio kaj pro la sufero de la Sukceda Milito kiam komence de la 18a jarcento luktis 300 vilaĝanoj kontraŭ aŭstriaj trupoj, la populacio malpliiĝis. En la Milito de Hispana Sendependiĝo kontraŭ la francoj, la trupoj de Napoleono konkeris la vilaĝon, rabis la preĝejojn kaj detruis tri kvaronojn de la domoj. Krom tiaj militoj la malario helpis malpliigon de la populacio, kiu ne repliiĝis ĝis la 20a jarcento.

Reĝa sidejo[redakti | redakti fonton]

Casatejada ricevus foje vizitojn de reĝoj, kaj pro tio ixgis kvazaŭ ŝtata ĉefurbo dum tempero. En 1515 estis tie Fernando la Katolika, kaj en 1710 Filipo la 5-a, dum la Sukceda Milito, kaj tie restis tri monatojn. La Palaco de las Cabezas estas ĉirkaŭata de anzinoj kaj korkokverkoj. Ĝi estis konstruita en 1876 de la una Markiso de Comillas por konverti ĝin en ĉaspalaceto. La strukturon formas tri novgotikaj domeroj. Ties eleganta bildo elstaras sur monteto kiu hegemonias super Campo Arañuelo ĉe la nova aŭtoŝoseo EX-A1 el Navalmoral de la Mata al Plasencia preter Casatejada. Ankaŭ renkontoj inter Francisco Franco kaj Juan de Borbón la patro de la aktuala reĝo Juan Carlos la 1-a okazis tie por prepari la remeton de la monarkio en Hispanio; tio okazis la 28an de decembro de 1954 kaj la 28an de marto de 1960.