Caslano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Caslano (stacidomo).
Caslano
Blazono de Caslano
Blazono de Caslano
Blazono de Caslano
Caslano
Caslano
Caslano
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Magliasina
Koordinatoj  45° 58′ 5″ N 8° 53′ 2″ O / 45.96806 °N, 8.88389 °O / 45.96806; 8.88389 (mapo)Koordinatoj: 45° 58′ 5″ N 8° 53′ 2″ O / 45.96806 °N, 8.88389 °O / 45.96806; 8.88389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4090
Areo 2,84 km²
Alteco 272 m super marnivelo
Poŝtkodo 6987
Komunumkodo 5171
Mapo de Caslano
Mapo de Caslano
Mapo de Caslano

Caslano estas komunumo de la Komunumaro Magliasina kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 4090 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Caslano situas sur orienta duoninsulo de la Lago de Lugano, proksimume 10 kilometrojn sudokcidente de la distriktĉefurbo Lugano. En sudo de la komunumo sur la duoninsulo situas la Monto Caslano, kies kulmino kun alteco de 526 m s.m. estas la plej alta punkto de la komunumo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Caslano kun la kvartalo Campagna norde de la komunumo kaj la setlejoj Torazza, Piatta kaj Stremadone ĉirkaŭ la Monto Caslano aŭ Sassalto, kiel ĝi ankaŭ nomiĝas.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,84 km², de kiuj 39,1% estas kovritaj de arbaro, 7,7% servas por agrikulturo kaj 48,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Caslano limas en nordo al Neggio, en nordoriento al Magliaso, en oriento aliflane de la Lago de Lugano al Collina d'Oro, en sudo al Lavena Ponte Tresa (Provinco Varese, Italio), en okcidento aliflane de la Lago de Lugano al Ponte Tresa, kaj en nordokcidento al Pura.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Caslano pasas la kantona ĉefvojo 398 de Lugano al Ponte Tresa. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 estas Lugano-Sudo proksimume 10 kilometrojn nordoriente de la komunumo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de la etspura trama fervojlinio de Lugano al Ponte Tresa kaj la liniŝipoj sur la Lago de Lugano.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo nomiĝis ĝis en la 18-a jarcento Castellano. Magliasina estis atribuita post batalo inter la Duklando de Milano kaj la Svisa Ĵurkomunumo en la kontrakto de Varese de 1604 al Caslano.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]