Cassana (Borghetto di Vara)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cassana estas vilaĝaro en la komunumo de Borghetto di Vara, en Italio. Ĝi konsistas el la vilaĝetoj Corneto, La Chiesa, La Via, Valle, Groppo, Prato, kaj el kelkaj ruinitaj domaroj, kiel Castello. Cassana apartenis al la komunumo de Pignone ĝis 1841, kiam ĝi transiris al Borghetto di Vara.