Cassiopeia (trajno)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cassiopeia

La Cassiopeia (カシオペア) aŭ Kasiopeo estas luksa tranokta super-ekspresa trajno servas en Japanio. Ĝi veturas inter Ueno Stacio en Tokio kaj la urbo de Sapporo en la norda insulo de Hokkaido. Ĝi vojaĝas ĉirkaŭ 16½ horojn.

Por veturado de Ueno al Sapporo, trajno haltas ĉe Ōmiya, Ucunomija, Kōrijama, Fukuŝima, Sendai, Ichinoseki, kaj Morioka. La unua haltejo en Hokkaido estas Hakodate inter 04:00 kaj 04:30 la sekvontan tagon, kaj atingo en Sapporo estas ĉirkaŭ 9-a.

Revenveture de Sapporo, la unua haltejo post lasante Hokkaido estas ĉe Sendai, ĉirkaŭ 04:30 la sekvontan tagon. La alvena tempo ĉe Ueno stacio estas ĉirkaŭ 09:30.