Kasio (sanktulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cassius (sanktulo))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Cassius
Statuoj de la urbaj sanktuloj Kasio kaj Florentio en Bonn

Laŭ legendo dum la jaro 235 la romia oficiro Kasio (latine Cassius) kune kun sia kolego Florentio (latine Florentius) martire mortis en la romia garnizono Bonn. Super iliaj tomboj konstruiĝis unu el la plej fruaj kristanaj preĝejoj de la germana regiono Rejnlando. La katolika sanktulino Helena (romia imperiestrino kaj patrino de la posta romia imperiestro Konstantino la Granda) tiuloke konstruigis pli grandan preĝejon. Hodiaŭ la ĉefa preĝejo de la urbo, la "Bonner Münster", staras sur la loko. Kasio kaj Florentio iĝis katolikaj sanktuloj kaj rigardiĝas la "urbaj sanktuloj" de Bonn.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.