Castegnero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Castegnero
80px-Castegnero-Stemma.png
Ŝtato: Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono: Flag of Veneto.svg Veneto (2005)
Provinco: VI Viĉenco (2005)
Koordinatoj: 45°27′N 11°35′E  /  45.45°N, 11.583°O / 45.45; 11.583 (Castegnero)Koordinatoj: 45°27′N 11°35′E  /  45.45°N, 11.583°O / 45.45; 11.583 (Castegnero)
Alto super marnivelo: 22 m
Areo: 11 (2005) km²
Loĝantaro: 2491 (2005)
Loĝdenso: 226 (2005) loĝantoj/km²
Subdividaĵoj: Castegnero, Ponte, Villaganzerla (2005)
Najbaraj komunumoj: Arcugnano, Longare, Montegaldella, Nanto (2005)
Patrono: San Giorgio
Festa tago:
Nomo de loĝantoj: Castegneresi (kastenjeresi)
Poŝtkodo: 36020 (2005)
Imposta kodo:
Kodo laŭ ISTAT: 024027 (2005)
Telefona prefikso: 0444 (2005)
Retpaĝo: http://www.comune.castegnero.vi.it
RedDot.png
Loko en mapo
v  d  r
Information icon.svg

Castegnero estas komunumo de 2.742 loĝantoj[1] de provinco Vicenza, urbo de kiu foras pli malpli 12 kilometrojn.


Administrado[redakti | redakti fonton]

Urbestro: Gian Carlo Campagnolo (centra) de 14/06/2004 (1^ elekto)
Sekretaria telefono de la urbodomo: +39 0444 639013
Retpoŝto de la urbodomo: segreteria@comune.castegnero.vi.it


Origino de la nomo[redakti | redakti fonton]

Plej verŝajne, la nomo Castegnero venas de la riĉeco je kaŝtanarboj; tiukaze, la origino estas certe latindevena, ĉar Romioj uzis nomi lokojn laŭ partikulara tipo de flaŭraĵo aŭ faunaĵo. Laŭ tiu ĉi teorio, la nomo signifus "loko riĉa je kaŝtanarboj". Kelkaj tamen konsideras la germanan militan termilogion, laŭ kiu la antikva loknomo "Castegnendum" venus el "Castrum nedum", kiu indikas defendaj konstruaĵoj. Tiun teorion estas subtenita de iu dokumento de 1219 kie aperas la nomo "Castelniero", kaj de la ekzisto de iu "via Castellaro", kiu pensigas pri milita fortikaĵo.


Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vilao Maffei Costalunga
Vilao Maffei Costalunga

La konstruaĵo dekkvinjarcenta estis multfoje transformita dum la jarcentoj, precipe dum la '600, kiam oni aldonis al ĝi portikon kun bosaraj pilastroj kaj centran arkon subtenita de du korintikaj kolonoj. En 1652 la nobela kapelo estis konstruita kaj dediĉita al la Ĉieliro de Maria; en ĝi konserviĝas statuo de la ĉielirinta Madonom, fare de Angelo Marinali.

Ĉe la orienta flanko de la korto estas deksepjarcenta konstruaĵo, konstruita por loĝigi la muelilon, kiu uzis akvon de la proksima rivereto kaj nuntempe estas uzita kiel kelo por produktado kaj konservado de vino de la agrara entrepreno Costalunga, nunaj posedantoj de vilao Maffei.

adreso: Via Fontana Fozze, 45

Groto murekipita
Covolo murato

La enirejo de la groto (covolo en la loka dialekto, prononcita kòvolo) estas duonfermita per ŝtona kaj brika.

Ene, la planko estis nivelita, kaj iuj ŝtupoj estis skulptitaj en la roko. Dua ĉambro, kun gruzo surplanke, troviĝas en la malantaŭo; supre de ĝia enirejo troviĝas portreto de la Virgulino Maria.


Demografia evoluo[redakti | redakti fonton]

Censitaj loĝantoj


Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: ISTAT - Demografia enketo de 28/02/2007 [1].