Castel San Pietro TI

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Castel San Pietro
Blazono de Castel San Pietro
Blazono de Castel San Pietro
Blazono de Castel San Pietro
Castel San Pietro
Castel San Pietro
Castel San Pietro
Kantono Tiĉino
Distrikto Mendrisio
Komunumaro Balerna
Koordinatoj  45° 51′ 47″ N 9° 0′ 36″ O / 45.86306 °N, 9.01000 °O / 45.86306; 9.01000 (mapo)Koordinatoj: 45° 51′ 47″ N 9° 0′ 36″ O / 45.86306 °N, 9.01000 °O / 45.86306; 9.01000 (mapo)
Nombro de loĝantoj {{{loĝantoj}}}
Areo 11,83 km²
Alteco 442 m super marnivelo
Poŝtkodo 6874
Komunumkodo 5249
Mapo de Castel San Pietro
Mapo de Castel San Pietro
Mapo de Castel San Pietro

Castel San Pietro estas komunumo de la Komunumaro Balerna kaj la Distrikto Mendrisio en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 2042 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio

Castel San Pietro situas oriente de la urbo Mendrisio sub la Monto Generoso. Ĝi etendiĝas al la Valo de Muggio. La komunumo konsistas el la frakcioj Campora, Casima, Corteglia, Gorla, Loverciano, Monte kaj Obino. Sur la komunuma teritorio situas la impresa naturrezervejoj kun la ravino de Breggia.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,83 km², de kiuj 64,5% estas kovritaj de arbaro, 24,1% servas por agrikulturo kaj 9,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Castel San Pietro limas en en nordo al Rovio, en nordnordoriento al San Fedele Intelvi (CO, Italio), en oriento al Breggia, en sudsudoriento al Morbio Inferiore, en sudo al Balerna, en sudsudokcidento al Coldrerio, en okcidento al Mendrisio, kaj en nordnordokcidento al Melano.

Trafiko

Castel San Pietro situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Castel San Pietro pasas konekta vojo de Mendrisio al Morbio Inferiore. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas 1 kilometrojn sude de la komunumo apud Chiasso.

Historio

La unua dokumenta mencio de Castel San Pietro datiĝas el la jaro 865 kiel Castellum Sancti Petri, kiam la imperiestra vasalo Sigeradus donacis la lokon al la Monaĥejo San Ambrogio en Milano. En la 13-a jarcneto Castel San Pietro apartenis foje al la episkopo de Como foej al la familioj Russ kaj Rusconi. En la 14-a jarcento ĝi fariĝis plene la havaĵo de tiuj du familioj, kiuj regis en la loko ĝis en la 15-a jarcento. Kiel parto de la Paroĥaro Balerna ĝi komence de la 16-a jarcento estis konkerita de la Svisa Ĵurkomunumo kaj integrita al la Voktejo Mendrisio.[3]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Stefania Bianchi: Castel San Pietro en Historia Leksikono de Svislando (2005-02-16)

Eksteraj ligiloj