Cat Anderson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cat Anderson en Aquarium je Novjorko, proks. 1947.
Foto de William P. Gottlieb.

William Alonzo „Cat“ Anderson(naskiĝis la 12-an de septembro 1916 je Greenville en Suda Karolino; mortis la 29-an de aprilo 1981 je Norwalk en Kalifornio) estis usona trumpetisto de ĵazo. Cat Anderson estis precipe diskonata pro sia ludo trans kvin oktavoj, aparte en la supraj tonregistroj.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Anderson perdis en la aĝo de kvar jaroj la du gepatrojn kaj alkreskis en orfejo je Ĉarlestono en Suda Karolino. Tie li lernis trumpetludon en la Jenkins Orphanage Band. Lia kromnomo Cat onidire devenas de lia luktostilo je interbataletadoj dum lia lerneja tempo, kaj li mem uzis ĝin dumvive.

De maldekstre: Louie Bellson, Cat Anderson, Clark Terry en klubejo Palomar Supper kun Orkestro Duke Ellington la 19-an de aprilo 1952.

Komence de sia kariero li koncertvojaĝis kun Carolina Cotton Pickers, bando el iamaj membroj de la orfejo, kaj verkis unuajn diskojn. Post tio li muzikis kun gitaristo Hartley Toots kaj en la bandego de Claude Hopkins, en la orkestro de Doc Wheeler, kun Lucky Millinder, kun la orkestroj de Erskine Hawkins kaj Sabby Lewis same kiel kun Lionel Hampton, kun kiu li surdiskigis la klasikaĵon Flying Home.

Novan ŝtupon de la karieroŝtuparo li surgrimpis en 1944, kiam li membriĝis en la Orkestro Duke Ellington. Li rapide fariĝis ĉefa ero de la elingtona sono. Anderson sciis ludi aron da diversaj jazstiloj, sed lia ludo en altegaj registroj estis lia rekonilo. Laŭ liaj propraj vortoj ĝi ekestis el tio, ke alia trumpetisto per sia ludo en altaj registroj delogis de li la junulinojn, kion Anderson esperis ĉesigi per tio, ke li mem ĉiam ludis tiel[1]. Ekzistas filmdokumentoj, kiuj vidigas , kiel Anderson ludas solaĵon bone aŭdeblan sen mikrofonO, dum kiam la aliaj bandanoj ludas antaŭ unuopaj mikrofonoj. Li muzikis inter 1944 kaj 1949, ekde 1950 ĝis 1959 kaj inter 1961 ĝis 1971 ĉe Ellington, interrompite de periodoj, en kiuj li provis estri propran orkestron. En 1972 li prezentis je la ĵazfesto je Berlino kun la kvinopo de Charles Mingus („Perdido“). Post la morto de Ellington Anderson ekloĝis en Los-Anĝeleso, kie li daurigis verki studioregistraĵojn kun lokaj bandoj, ekzemple kun la bendegoj de Louie Bellson kaj Bill Berry, kaj foje koncertvojaĝis tra Eŭropo. En 1981 li mortis pro cerbtumoro.

Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.screamtrumpet.com/cat.html