Catalina (Covasna)
Catalina (katalina) (hungare: Szentkatolna sentkatolna) estas komunumo en Rumanio laŭ la Râul Negru sude de Târgu Secuiesc. Administre apartenas al ĝi: Hătuica, Imeni, Mărtineni, Mărcuşa.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 985 loĝantojn (hungaroj); en 1992 1435 (hungaroj).
Historio
Je ĝia unua skriba mencio en 1334 ĝi estis ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Szentkatolna apartenis al Hungario, (Háromszék ).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj
- Pál Bakk (*22-a de aŭgusto 1926): instruisto, lokhistoriisto, memuaristo.
- Gábor Bálint: lingvisto, esperantisto.
- Benedek Bálint (1860-1920): grafikisto, industriartisto.
- Géza Győrbiró (21-a de novembro 1858 – samloke, 2-a de januaro 1939): abelbredisto.
- László Kovács (fotisto) (*16-a de julio 1944): fotisto.
- László Luka (Vasile Luca) (8-a de junio 1898 - Aiud 23-a de julio 1963, laŭ la lokaj dokumentoj la 30-an de julio): komunista politikisto, ministro por financaferoj
- István Pál (14-a de aŭgusto 1854 - Odorheiu Secuiesc 19-a de novembro 1935): katolika pastro, ĉefdekano, senatoro en rumana parlamento, eklezia verkisto.