Caterpillar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skrapmaŝino de Caterpillar
Fosmaŝino CAT 345

Caterpillar Inc. estas la plej granda produktanto de konstrumaŝinoj kun ĉefsidejo en Peoria, Ilinojo (Usono). Krom la konstrumaŝinoj, Caterpillar ankaŭ produktas rapidajn kaj mezrapidajn dizel- kaj gasmotorojn kaj (tra la filina firmao (ekde 1981) Solar) industriajn gasturbinojn.

Ĝi estis fondita en 1925 el Holt Manufacturing Company (Benjamin Holt) kaj C. L. Best Tractor Company (Daniel Best) kaj tiel ricevis la nomon Caterpillar Tractor Company.

La firmao havas dismonde 113.000 laboristojn (2008) kaj jaran enspezon de 41,517 miliardojn da USD en 2006.

Ĉefaj produktitaj tipoj: diversaj baskulkamionoj, buldozoj, fosmaŝinoj, aliaj raŭpaj aŭ pneŭaj veturiloj. Caterpillar signifas en la angla same kiel raŭpo ĉar oni komparas tiujn insektojn kun la radoj duaksaj (vidu: raŭpo (meĥaniko)).