Catharus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Catharus
Grizvanga turdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Catharus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Pettyes fülemülerigó (Catharus guttatus)
Catharus guttatus

Catharus estas genro de birdoj de la familio de Turdedoj. Ĝi enhavas la malgrandajn, ĉefe insektomanĝantaj aŭ ĉiomanĝantaj migrantaj turdoj de Nordameriko kaj la nomataj najtingalturdoj de Centrameriko kaj Sudameriko. Ties plej proksima parenco estas la Hilociklo de la monotipa genro Hylocichla (Winker & Pruett, 2006) kiu foje estas enmetita en la genro Catharus.

Tiuj estas ĉefe arbaraj birdoj kun grandaj okuloj, rektaj fajnaj bekoj kaj flutecaj voĉoj.

Tiu estas tipa amerika turdogenro, kvankam ankaŭ reprezentantoj de aliaj turdogenroj, kiej la veraj turdoj (Turdus) loĝas en la regiono, ĉefe en Centrameriko kaj Sudameriko.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La specioj de la genro Catharus estas longdistance migrantoj aŭ preskaŭ loĝantaj birdoj. Ili estis foje disigataj laŭ tio kaj laŭ karakteroj de morfologio, kio inkludas foje ankaŭ la Hilociklon. Komparo de informo pri DNA indikas, ke tio estas malĝusta (Winker & Pruett, 2006).

Pro adaptaj postuloj de sendepende akirita longdistanca migranta vivstilo, kelkaj ŝajnaj morfologiaj similaĵoj inter supozeble rilataj specioj estas fakte ŝuldataj al konverĝa evoluo. Ŝajne la genro originiĝis en tropikaj aŭ subtropikaj ekosistemoj de arbaroj de norda Centrameriko, kaj tiele ofte diversaj specioj diverĝis por setligi pli nordajn regionojn, sinsekve deviĝontaj migri suden vintre al pli manĝoriĉa habitato. La plej antikva de tiuj nordaj diverĝoj estas probable tiu de la Olivdorsa najtingalturdo, kaj la plej ĵusaj tiuj de la grupo de la tri unuaj specioj en la tabelo fuscescens-minimus-bicknelli kiu estas aro de kamuflaj specioj.

La najtingalturdoj estas ankaŭ parafiletikaj. Dum la grupo de aurantiirostris-fuscater/mexicanus-dryas ja formas distingan stirpon – probable vivante proksime al la origina centro de la genro – la Ruĝecbruna najtingalturdo estas proksima al la Ermita turdeto. La Ruĝkrona najtingalturdo estas proksima al la komplekso de la Grizvangaj turdoj, dum la Nigrabeka najtingalturdo estas proksime al ambaŭ stirpoj kaj de la najtingalturdoj kaj de la migrantaj. La Olivdorsa najtingalturdo ne havas proksimajn vivantajn parencojn.

La specioj estas la jenaj:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Stiles, F. Gary & Skutch, Alexander Frank (1989): A guide to the birds of Costa Rica. Comistock, Ithaca. ISBN 0-8014-9600-4
  • Winker, Kevin & Pruett, Christin L. (2006): Seasonal migration, speciation, and morphological convergence in the avian genus Catharus (Turdidae). Auk 123(4): 1052-1068. [Artikolo en angla kun hispana resumo] DOI: 10.1642/0004-8038(2006)123[1052:SMSAMC]2.0.CO;2 PDF plena teksto Arkivigite je 2008-10-28 per la retarkivo Wayback Machine