Cathlamet (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cathlamet estas urbeto en Kantono Wahkiakum, Vaŝingtonio, Usono. En Wahkiakum loĝis 565 homoj laŭ la censo en 2000. Ĝi estas la plej granda urbo kaj la administra sidejo de la kantono. La geografia situo de la urbeto estas ĉe latitudo 46°12′14″N kaj longitudo 123°23′2″U, kaj laŭ la usona Buroo Censa, la areo de la urbeto estas precize unu kvadrata kilometro, tute seka.

Historio[redakti | redakti fonton]

Cathlamet jure municipiĝis la 18-an de februaro 1907. En 1938 oni konstruis ponton trans Kanalon Cathlamet (fluejo de Kolumbio) ligante la urbeton al Insulo Puĝeta en Kolumbio. Trans tiun ponton etendiĝas la ŝtata ŝoseo 409, de kies finpunkto kantona pramŝipo ligas al Westport (Oregono). La ponton al Insulo Puĝeta oni nun nomas por Julia Butler Hansen, Cathlamet-anino kiu estis dum multaj jaroj usona kongresano.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Listo de urboj en Vaŝingtonio