Cathy Schulze

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cathy Schulze en 1990

Catherine Louise SCHULZE (naskiĝis la 4-an de novembro 1913, mortis la 14-an de februaro 1999) estis usona esperantistino, plej fama kiel instruisto kaj subtenanto de Esperanto-instruado.

Ŝi eklernis Esperanton en 1939-40 en Cseh-kurso instruita de Doris Tappan. Ŝi foriris de la Esperanto-Asocio de Norda Ameriko pro ties makartiisma sinteno kaj en 1952 aliĝis al la nova neŭtrala ELNA. Ŝi fondis la Esperanto-kursaron ĉe San Francisco State University en 1970. Ŝi ankaŭ fondis kaj dum multaj jaroj instruis la senpagan poŝtan kurson de ELNA, kaj kelkajn jarojn redaktis la ELNA Newsletter.

[redakti] Donacoj kaj heredaĵo al ESF

Ŝi ankaŭ grave subtenis la Esperanto-movadon finance, interalie starigante fonduson ĉe ELNA por helpi al nepagipovuloj veni al la kursaro kaj heredigante kun sia edzo William ĉ. tri milionojn da usonaj dolaroj[1] al la Esperantic Studies Foundation. Tio permesas al ESF subvencii Esperanto-projektojn per ĉiujare ĉ. cent mil dolaroj, per kio estis financitaj interalie la retejoj edukado.net kaj lernu.net.

Pluraj memoraj artikoloj pri ŝi aperis en Esperanto USA (aprilo 1999)[2].

[redakti] Notoj kaj referencoj

  1. Esperanto Studies Foundation (ESF) pri sia historio
  2. Kp. la mallongan decidon de la ELNA-estraro pri Cathy Schulze
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj