Catina Giulia Dazzini

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Catina Giulia DAZZINI estas itala esperantistino. Ŝi naskiĝis la 8-an de januaro 1917 kaj mortis la 17-an de februaro 1997.

Ŝi doktoriĝis en 1940 pri beletro en Florenco. Ŝi instruis en liceo en Massa ĝis 1982. Ŝi esperantistiĝis en 1953. Ŝi tre aktivis por Esperanto kaj ILEI kune kun sia frato Mario Dazzini, kiu en 1985 fariĝis Honora Membro de ILEI. De 1977 ĝis 1997 ŝi estis ĉefdelegito por Italio. De 1960 ĝis 1996 ŝi estris la italan ILEI-sekcion. Ŝi estis sekretario de ILEI kaj prezidanto de ILEI.

Parto de la arkivoj de ILEI troviĝas en Massa, Italio.