Cavnic
El Vikipedio
Cavnic [kavnik] (hungare: Kapnikbánya kapnikba:nja) estas urbo en Rumanio ĉe la sudokcidenta parto de Gutin-montaro oriente de Baia Mare. Ĝi estas valormetalmineja centro.
Enhavo |
Loĝantaro[redakti]
En 1910 ĝi havis 3517 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 5778 (rumanoj, 19% hungaroj).
Historio[redakti]
Ĝia unua skriba mencio estas en 1336. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (Szatmár (reĝa departemento) vármegye).
Fonto[redakti]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Gravaj personoj[redakti]
- Jenő Jendrassik (18-a de novembro 1924 - Budapest, 3-a de marto 1891): kirurgo, fiziologo, akademiano.
- György Komoróczy (14-a de aprilo 1909 – Debrecen, 23-a de marto 1981): historiisto, arkivisto, kandidato de historiaj sciencoj (1963).
- János Krizsán (1886-1948): pentristo.
- Antal Krupiczer (*1944): skulptisto, ekspoziorganizanto.
- Simon Papp (14-a de februaro 1886 - Budapest, 27-a de junio 1970): geologo, universitata profesoro, ano de la Hungara Scienca Akademio (1946-1949).
- János Raisz (1-a de oktobro 1830 – Budapest, 11-a de septembro 1882): aktoro.
- Emil Schöber (1860 - Debreceno, 1938) fakverkisto pri naturscienco
- Anna Székelyné Ungár, Székely Józsefné (10-a de aprilo 1790 – Kolozsvár, 25-a de decembro 1862): aktorino.
