Tujetsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cavorgia)
Tujetsch
Blazono de Tujetsch
Sedrun-Rueras, komunumo Tujetsch
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Surselva
Komunumaro Cadi/Disentis
Koordinatoj  46° 41′ 0″ N 8° 46′ 0″ O / 46.68333 °N, 8.76667 °O / 46.68333; 8.76667 (mapo)Koordinatoj: 46° 41′ 0″ N 8° 46′ 0″ O / 46.68333 °N, 8.76667 °O / 46.68333; 8.76667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1791
Areo 133,91 km²
Alteco 1450 m super marnivelo
Poŝtkodo 7188
Komunumkodo 3986
Mapo de Tujetsch

Tujetsch estas komunumo de la komunumaro Cadi/Disentis kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1791 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009. La ĉefloko de la komunumo estas Sedrun.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tujetsch estas la plej okcidenta komunumo de Kantono Grizono. Ĝi situas en la supra parto de la distrikto Surselva, la fontregiono de Antaŭa Rejno. La Lago de Toma sur alteco de 2345 m m.s. estas konsiderata kiel la fonto de la Antaŭa Rejno. La plej alta punkto de la komunumo estas la monto Péz Tgietschen, kies kulino situas sura alteco de 3327 m s.m. La komunumo konsistas el la ĉefloko Sedrun kaj norde de Rejno la frakcioj Tschamut, Selva, Rueras/Dieni, Camischolas/Zarcuns, Gonda kaj Bugnei, kaj sude de Rejno Surrein kaj Cavorgia.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Tujetsch limas en nordo al Silenen (UR), en nordoriento al Disentis/Mustér, en sudoriento al Medel (Lukomagno), en sudo al Quinto (TI), en sudokcidento al Airolo (TI).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Tujetsch pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Ilanz tra Disentis kaj Oberalppasejo al Andermatt. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de la Matterhorn-Gotthard-Fervojo de Disentis tra Operalppasejo kaj Furkatunelo tra Brigo al Zermatt en Kantono Valezo. Kiam vintre la pasejvojo estas fermita la fervojo estas la unika trafikkonekto de Grizono al okcidento. Al sudo ekzistas pasejo kun piedvojo al Airolo en Kantono Tiĉino nome la Bornengopasejo kaj norden la Chrützli-Pasejo al Maderanervalo en Kantono Urio, kiu ankaŭ nur piede paseblas.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Tujetsch datiĝas el la jaro 1237 kiel Thiuesch. La teritorio de Tujetsch estis loĝita ek de la 8-a jarcento flanke de Disentis. La komunumo dum mezepoko apartenis al la tribunalo Cadi. Ek de la 12-a jarcento al Tujetsch almigris valzoj. Ili romanĉiĝis ĝis la 15-a jarcento, tamen restis multaj alemanlingvaj loknomoj. [1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]