Cayetano Redondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cayetano Redondo
Cayetano Redondo

Cayetano REDONDO ACEÑA (elp. Kajetano Redondo Aθenja) estis hispana ĵurnalisto kaj politikisto, naskita en Segovio en 1888 kaj mortpafita en Madrido en 1940. Aktiva esperantisto.

Li estis prezidanto de la Nacia Federacio de la Socialista Junularo de Hispanio en 1918. Li laboris kiel tipografo kaj estis direktoro de kelkaj socialistaj ĵurnaloj, inter kiuj la oficiala El Socialista (La Socialisto), dum 15 jaroj.

Li estis elektita konsilanto de la Urbestraro de Madrido en 1931, en la famaj balotadoj kiuj alportis la respublikon, kaj poste estis vicurbestro.

En tiu sama jaro li estis elektita deputito en la Hispana Parlamento reprezentante la Socialistan Partion (Konstituciantaj Kortesoj, 1931-1933), kune kun dua aliaj esperantistoj Francisco Azorín Izquierdo kaj Rodrigo Almada.

Cayetano Redondo prezidis la solenan malfermon de la 9a Hispana Esperanto-kongreso okazinta en Madrido en 1932. Li ankaŭ partoprenis kiel esperantista preleganto en serio da prelegoj organizitaj en la Madrida Ateneo.

Dum la intercivitana hispana milito li estis Urbestro de Madrido, de novembro de 1936 ĝis majo de 1937, dum la tempo pli severa de la defendo de Madrido, post la translokiĝo de la registaro al Valencio. Poste li deĵoris en pluraj politikaj postenoj, interalie kiel membro de la Provinca Deputitejo de Madrido.

Arestita je la militfino, fare de la reĝimo de la diktatoro Francisco Franco, li estis mortpafita ĉe la muroj de la Almudena tombejo de la hispana ĉefurbo, je la 21-a de majo de 1940.

Dum longa tempo forgesita, post malmulte strato en Madrido portos lian nomon.

Eksteraj ligiloj